Andor Sas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Sas
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1887 (1887-01-22)
en Szeged
Morto 23-an de aŭgusto 1962 (1962-08-23) (75-jaraĝa)
en Bratislavo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo historiisto • literaturhistoriisto • tradukisto • universitata instruisto
vdr

Andor Sas [ŝaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sas Andor estis hungara historiisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Spitzer (laŭ alia informo Singer).

Andor Sas[1] naskiĝis la  22-an de januaro 1887(nun 1887-01-22) en Budapeŝto (laŭ la rumana Vikipedio en Szeged), li mortis la 23-an de aŭgusto 1962 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Sas devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto, poste li iomete plulernis en Germanio. Li estis ĉefamilia instruisto, sed dum la hungara sovetrespubliko li instruis en la menciita universitato. Depost fino de la revolucio ankaŭ li rifuĝis al Vieno, sed en 1920 li pluiris al Mukaĉevo (tiam apartenanta al Ĉeĥoslovakio), kie li instruis en gimnazio. Ekde 1932 li instruis en Bratislavo, sed inter 1939–1945 li kaŝiĝis pro la kontraŭjudaj leĝoj en la tiutempa Slovakio. Kiel hungaro, li estis senrajta en la sekvaj jaroj pro Dekretoj de Beneš. Ekde 1950 ĝis sia morto li instruis en la Pedagogia Altlernejo en Bratislavo, baldaŭ ankaŭ en Universitato Komenio en Bratislavo, kie li estis docento kaj katedrestro.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Hölderlin Frigyes (1909)
  • Szabadalmas Munkács város levéltára. 1376–1850. A régi városi archívum történetének, anyagának és csoportosítási rendjének ismertetése (1927)
  • Riedl Szende hídverési kísérlete a cseh és magyar szellemiség között a Bach-korszak Prágájában 1854–1860 (1937)
  • Balassi Bálint (1954)
  • A koronázó város. A bécsi kongresszustól a nagy márciusig. 1818–1848 (1973, 1995)
  • A szlovákiai zsidók üldözése (1939–1945) (1991)
  • tradukaĵoj de Tomáš Garrigue Masaryk, Edvard Beneš kaj en:Kamil Krofta

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]