Andor Urszinyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Andor Urszinyi [ursinji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Urszinyi Andor estis hungara advokato.

Andor Urszinyi [1] Arkivigite je 2016-12-29 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis en 1814 en Hungara reĝlando en Csetnek (nuntempa Štítnik en Slovakio), li mortis la 28-an de marto 1887 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Urszinyi frekventis gimnazion en Késmárk, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Pest. Inter 1836-1840 li estis advokato en Szarvas, poste en Békéscsaba. En 1844 li faris grandan kompromison inter bienuloj kaj servutuloj de Békéscsaba. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis elektita ĉefjuĝisto (komprenu urbestro) de Békéscsaba. Post falo de la liberecbatalo li plene retiriĝis kaj li okupiĝis pri sia bieno. Tamen escepte li havis titolojn en la luterana eklezio. En la 1860-aj jaroj li konatiĝis kun Ágoston Trefort, kun kiu li strebis por ekonomia prospero de Békéscsaba. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.