András Bárdos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Bárdos
András Bárdos en 2010
András Bárdos en 2010
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1964 (1964-07-05) (59-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Pál Bárdos
Patrino Judit Fenákel
Edz(in)o Krisztina Máté
Infanoj 4
Okupo
Okupo ĵurnalistoprezentisto
vdr

András Bárdos [andrAŝ bArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdos András estas hungara redaktoro, prezentisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Pál Bárdos, lia patrino estis Judit Fenákel, lia edzino estis Krisztina Máté.

András Bárdos[1][2] naskiĝis la 5-an de julio 1964 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Bárdos akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1988, poste li studis en lernejo de hungaraj ĵurnalistoj. Li laboris en la Hungara Radio (1988–1991), poste en la Hungara Televizio, ekde 1998 en privataj televizioj. Li partoprenis precipe en novaĵaj kaj politikaj programoj. En 1995 li ekinstruis en la Altlernejo pri Teatro kaj Filmo, kie li estis levita asistanto (1999), lektoro (2004), docento (2007), vicrektoro (2008). Intertempe en 2003 li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premiojn inter 2000 kaj 2006. Lia edzino naskis kvarfoje.

Liaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Műsorvezetés a gyakorlatban. Fejezetek egy kezdő rádiósoknak és televíziósoknak szóló kézikönyvből – factual műsorok vezetéséhez (disertaĵo kune kun Krisztina Máté, 2003)
  • Mit szól hozzánk? (2002)
  • Ítélet (2010)
  • A Fantom-tól a Mamma mia!-ig. A Madách Színház titkai (kunaŭtoro, 2014)

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]