Pál Bárdos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Bárdos
Pál Bárdos kun Tibor Déry
Pál Bárdos kun Tibor Déry
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1936 (1936-03-30)
en Makó
Morto 26-an de junio 2017 (2017-06-26) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Familio
Edz(in)o Judit Fenákel
Infano András Bárdos
Okupo
Okupo verkisto • dramaturgo • universitata instruisto
vdr

Pál Bárdos [bArdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bárdos Pál estis hungara dramaturgo, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Judit Fenákel, ilia pli konata filo estis András Bárdos.

Pál Bárdos[1][2] naskiĝis la 30-an de marto 1936 en Makó, li mortis la 26-an de junio 2017 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Bárdos devenis el juda familio. Dum la nazia erao (1944) li estis deportita. Li akiris diplomon en Scienca Universitato József Attila en 1959, poste li instruis jaron en gimnazio, pli poste en la universitato kiel asistanto kaj lektoro. Inter 19721996 li estis dramaturgo de Hungara Radio, samtempe en malgranda ĉefurba teatro. Li pensiuliĝis en 1996. Li ofte verkadis. Lia edzino naskis 2 filojn.

Liaj libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Nyolc lány meg a Sárkány (noveloj, 1959)
  • Zűrzavar (romano, 1962)
  • Az első évtized (romano, 1975)
  • Tükör előtt (noveloj, 1984)
  • Sose lesz vége ennek a napnak (romano, 1985)
  • Leszámolás (romano, 1995)
  • Pagoda (2014)

Liaj teatraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Úriszék (triakta teatraĵo)
  • Az ajtó (1972, opera scenarlibro)
  • Négyszáz forint (1973, televida scenarlibro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]