András Baka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Baka
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1952 (1952-12-11) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglarusa
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

András BAKA [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Baka András Bálint estis hungara juĝisto, altlerneja instruisto, parlamenta deputito.

András Baka[1] naskiĝis la 11-an de decembro 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Baka maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1971, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1978. Li esploris en akademia instituto ĝis 1989, poste li ekinstruis en altlernejo, samtempe li havis altan postenon samloke. En tiu periodo li prelegis ankaŭ eksterlande. En 1988 li kandidatiĝis ĉe la Hungara Scienca Akademio. Depost fino de la socialismo li tuj estis elektita parlamentano (1990), sed inter 1991-2007 li estis membro de Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, tial li redonis sian mandaton al la hungara parlamento. En 2008 li estis ĉefjuĝisto de Budapeŝto, inter 2009-2011 tutlanda ĉefjuĝisto. Li estis forigita laŭ jura manovro, sed en 2016 la Eŭropa Kortumo konstatis plenrajte, ke la forigo estis kontraŭjura, la hungara ŝtato devis pagi punon. Baka laboris plu en Budapeŝto kiel juĝisto sen alta posteno.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Eötvös Józseftől Jászi Oszkárig (1990)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]