András Csókay
András Csókay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1956 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | ELTE Apáczai Csere János Gyakorló Gimnázium és Kollégium (mul) (–dekjaro de 1970) Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1980) Universitato Semmelweis (–1989) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto kirurgo verkisto inventisto neŭrokirurgo |
András Csókay [andrAŝ ĉOkai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csókay András estis hungara neŭrokirurgo, arkitekto, altlerneja instruisto.
András Csókay[1] naskiĝis la 16-an de februaro 1956 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Csókay akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1980. Post la diplomo li estis arkitekto 3 jarojn, sed poste li ŝanĝis profesion. Li akiris medicinan diplomon en Universitato Semmelweis en 1989. Post la dua diplomo li laboris en pluraj medicinaj institutoj, intertempe en 1994 li akiris nervokirurgian fakdiplomon, en 2002 ankaŭ sciencan gradon Ph.D. Inter 2003-2007 li vivis en Szombathely kaj laboris en la urba hospitalo, poste li denove laboris en Budapeŝto. Inter 2010-2013 li vivis kaj laboris en Miskolc, poste denove en Budapeŝto. Libertempe li servis ekzemple en malsanulejoj de Niĝerio, krome li verkas katolikenajn librojn. Li ricevis premiojn inter 2005-2018. Li havas edzinon, kiu naskis kvarfoje.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- A hit nem elméleti kérdés (2005)
- Művészet és idegsebészet együtt a hitben (2011)
- Idegsebészet és hétköznapi misztika. "Jól látod, apu!" (2016)
Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva intervjuo kaj biografio kun foto Arkivigite je 2020-03-29 per la retarkivo Wayback Machine