András Fodor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

András FODOR [andrAŝ], hungare Fodor András estis hungara poeto kaj tradukisto.

András Fodor naskiĝis la 27-an de februaro 1929 en Kaposmérő. Li mortis la 27-an de junio 1997 en Fonyód.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Fodor frekventis gimnazion en Kaposvár, jam dum la lernojaroj li debutis poeto. Poste li lernis en universitato en Budapeŝto, kie li akiris diplomon pri instruisto de rusa lingvo. Inter 1949-1954 li precipe tradukadis. En 1992 li ricevis premion Kossuth kaj precipe pli frue diversajn premiojn.

Verkoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • Hazafelé (Hejmeniranta), 1955
  • Európa (Eŭropo), 1959
  • Arcom útjai (Vojoj de mia vizaĝo), 1967
  • A barátság bére (Salajro de la amikeco), 1974
  • Vallomások Bartókról (Konfesoj pri Béla Bartók, 1978
  • Így élt József Attila (Tiel vivis Attila József), 1980
  • Szó, zene, kép (Vorto, muziko, bildo), 1983
  • A Kollégium (La kolegio), 1991
  • A hetvenes évek (La 1970-aj jaroj), 1995
  • Szomjúság zenére (Soifo por muziko), 1997
  • diversaj tradukaĵoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio