András Laár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Laár
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1955 (1955-08-09) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Retejo laarandras.hu
Persona informo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teleki Blanka Gymnasium
Okupo
Okupo poeto • komponistoaktorokantisto
TTT
Retejo http://laarandras.hu/
vdr

András Laár [andrAŝ lAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Laár András estas hungara aktoro, humuristo, komikisto komponisto, gitaristo, kantisto, tekstopoeto, orkestrestro, budhisma pastro.

András Laár[1] naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1955 en Budapeŝto.

András Laár (kun gitaro)
Plej fama rolo de András Laár

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Laár komencis violonadi en aĝo 10, post jaroj li ŝanĝis la instrumenton al gitaro. Komence li lernis private, poste li estis memlernanto. En 1981 li aliĝis al ĵus fondita ŝlagrorkestro, iom poste ilia ŝlagro atingis la unuan lokon en televizia festivalo. En 1986 li jam estis videbla en malgranda teatro. Aliĝis al la spektaklo Róbert Dolák-Saly, iliaj komikaĵoj estis videblaj ofte ankaŭ en la Hungara Televizio. Tiutempe la ŝlagrorkestra muzikado ne ĉesis, nur maloftiĝis. En 1990 li akiris diplomon en budhisma seminario en Budapeŝto (li estis ankaŭ akceptata pastro), poste li instruis budhisman filozofion 3 jarojn en hu:A Tan Kapuja Buddhista Főiskola. En 2002 li travivis miraklan resaniĝon (kaŭzita de en:Spinal disc herniation, kiu dum minuto ĉesis pro konstantaj preĝadoj de jogistoj. Li fondis propran orkestron en 2016. Li ricevis premion en 2006. Li edziĝis dufoje kaj havas resume 4 filojn.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto, (2012, 2015)

Elektitaj ŝlagrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

(Ĝenerale li estis kunkomponisto, ankaŭ tekstopoeto.)

  • Bábu vagy (la plej granda sukceso)
  • Bál az Operában
  • Balatoni nyár
  • Hó és Szél
  • Varjúország

Elektitaj individuaj muzikalbumoj[redakti | redakti fonton]

  • Tündérzene (1997)
  • Besenyő és a Költő (2007)
  • Tündértantra 2 (2012)

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Laár pour l'art (Laár András művészeti gyümölcsöskertjének éretlen, érett, ütődött, zaftos és tápláló termései!) (2004, pli ampleksa en 2008)
  • A Csőevő Duhajka meséi (fabelromano) (2005)
  • 108 finomenális vegetáriánus recept á la Laár (kuirlibro) (2010)
  • Laárma a köbön. Abszurdok versben, prózában, rajzban (poemoj, prozoj, desegnoj) (2011, 2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]