András Szőts (kuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Szőts
Persona informo
Naskiĝo 1760
en nekonata loko
Morto la 1-an de januaro 1812
en Kolozsvár (Transilvanio, Aŭstra Imperio)
Parencoj Mihály Szathmári Pap
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

András Szőts [andrAŝ sOĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőts András estis hungara kuracisto. Lia nobela antaŭnomo estis incseli [inĉeli].

András Szőts[1] naskiĝis en 1760, li mortis la 1-an de januaro 1812 en Kolozsvár (konata ankaŭ Klausenburg, Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Cluj en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Szőts maturiĝis en la kalvinana kolegio de Kolozsvár/Klausenburg, poste li akiris medicinan diplomon en Universitato de Vieno en 1785. Li revenis al Kolozsvár, kie li estis kuracisto. Lia medicina rango estis levita en 1787 kaj li nobeliĝis en 1791. Li ricevis la titolon tutlanda kuracisto en 1809, en la sekva jaro li estis ankaŭ institutestro. Li edziĝis en 1786, lia edzino naskis sesfoje.

Liaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Dissertatio inaug. medicopractica de arthritide (disertaĵo, 1784)
  • A himlőnek a juhokban való beoltásáról írt oktatása (tradukaĵo, 1803)
  • A venusi szerelem nyavajának rövid leírása és bizonyos orvoslása a legújabb tapasztalások szerént (kunaŭtoro, 1803)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]