Andrés Turrisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Andrés Turrisi
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Venezuelo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Andrés TURRISI estas venezuela esperantisto. Li kontaktiĝis kun Esperanto en Italio kiam li estis 17-jara knabo (1954). Tio estis, laŭ siaj propraj vortoj, "enamiĝo je la unua rigardo". En 1957 li faris kurson sub la gvido de Giuseppe Grattapaglia en Torino, kaj tuj membriĝis en la loka, nacia kaj monda Esperanto-movado. Kelkaj jaroj poste li partoprenis en la Universala Kongreso de Budapeŝto kaj en la Internacia Esperanto-Seminario de Szeged (Hungario), kie li konatiĝis kun la eminentaj esperantistoj Szerdahelyi, Baghy, Kalocsay kaj Lapenna.

Li alvenis al Venezuelo fine de 1973, kaj meze de 1974 membriĝis en Venezuela Esperanto-Asocio. Ekde tiam li iĝis unu el la plej fidelaj, celkonsciaj kaj laborkapablaj samideanoj de ĉi tiu grupo.

Li plenumis ĉiuspecajn taskojn per talento kaj fervoro: li protokolis, verkis, tradukis, prelegis, gvidis kursojn, korespondadis, aranĝis eventojn, gastigis vizitantojn, ktp. Dum la lastaj agad-periodoj de Venezuela Esperanto-Asocio li estis vicprezidanto kaj fine Prezidanto.

Nun loĝas en Italio kun sia edzo Katy kaj filino Morena. Li estis sendube unu de la plej aktivaj venezuelaj esperantistoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Venezuela Stelo (numero erara 78, devis estis 79). Oficiala Organo de Venezuela Esperanto-Asocio, 2a semestro 2006. Ĉef-artikolo "Forlasas nin valora samideano", verkita de Jorge Mosonyi. ISSN 1316-0451