Andrea Gyarmati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Gyarmati
Andrea Gyarmati naĝas
Andrea Gyarmati naĝas
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1954 (1954-04-15) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Dezső Gyarmati
Patrino Éva Székely
Edz(in)o Mihály Hesz
Infano Máté Hesz
Okupo
Okupo naĝisto • infankuracisto
vdr

Andrea Gyarmati [djarmati], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyarmati Andrea estas hungara naĝisto, olimpiano, kuracisto. Ŝia patro estis Dezső Gyarmati, ŝia patrino estis Éva Székely, ŝia unua edzo estis Mihály Hesz.

Andrea Gyarmati (maldekstre la dua)

Andrea Gyarmati[1] naskiĝis la 15-an de majo 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andrea Gyarmati akiris medicinan diplomon en Universitato Semmelweis, baldaŭ fakdiplomon pri infankuracado. Inter 1979-1983 ŝi laboris en infanhospitalo, poste en kliniko, ekde 1989 ŝi estis infankuracisto en kuracejo. Ŝi estis aktiva en la radioj kaj televidoj ekde 1992, kie ŝi parolis pri medicinaj problemoj. Ŝi edziĝis dufoje kaj ŝi naskis solan filon. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2013.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Andrea Gyarmati inter 1959-1975 estis naĝisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono ekde 1967 28-foje, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo ekde 1968. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun arĝenta kaj bronza medaloj. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1975.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]