Andrea Mahó
Aspekto
Andrea Mahó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de februaro 1979 (45-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (2016–2019) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.mahoandrea.hu/main.html |
Andrea Mahó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mahó Andrea estas hungara aktoro, voĉoaktoro, muzikalkantisto, operetkantisto.
Andrea Mahó[1][2] naskiĝis la 21-an de februaro 1979 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Andrea Mahó maturiĝis en mezlernejo, poste ŝi studis en voĉaktora lernejo, en 2001 ŝi akiris diplometon en aktorlernejo de Mária Gór Nagy, krome ŝi private lernis kantoteknikon. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Győr). En la sekva jaro ŝi estis membro de Operetoteatro (Budapeŝto), baldaŭ en Teatro Madách. Ŝi akiris diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2019. Ŝiaj plej signifaj instruistoj estis Tibor Csizmadia kaj Gergely Kocsis. Ŝi ricevis premiojn inter 2003-2020. Ŝi edziniĝis kaj naskis filinon en 2020.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Victor Hugo: Les Misérables (muzikalo) - Cosette (debuta rolo)
- Andrew Lloyd Webber: La Fantomo de la Opero – Christine
- Leonard Bernstein: West Side Story – Maria (ĉefrolo)
- Jenő Huszka:
- Mária főhadnagy – titolrolo
- Lili bárónő – titolrolo
- Béla Zerkovitz: Csókos asszony – Kató Pünkösdi
- Ferenc Lehár: A mosoly országa – Mi
- Imre Kálmán: Marica grófnő – Liza
- Pál Ábrahám: Bál a Savoyban – Madeleine
- Ferenc Molnár: Liliom – Lujza
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Barátok közt (televizia serio)
- Casino (televizia serio, 2011)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Kristen Bell, Anja Kling, Bridget Regan, Ludivine Sagnier, Jean Simmons, Mena Suvari[3]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2021-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-09-24 per la retarkivo Wayback Machine