Andrew Grove

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Andrew Grove,Andrew Steven Grove hungare, kiel origina nomo Gróf András István (naskiĝis la 2-an de septembro 1936 en Budapeŝto, mortis la 21-an de marto 2016 en Los Altos, Kalifornio) estis hungara-usona negocisto, unu el la fondintoj de Intel.

Andrew Grove

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis kiel judodevena hungaro. Li studis en Scienca Universitato Loránd Eötvös en Budapeŝto, sed post fiasko de la Hungara revolucio de 1956 li rifuĝis sen diplomo al Usono, kie li finlernis la kemion. Li ekhavis diplomon kun tre bonaj rezultoj. Post du jaroj li edziĝis, baldaŭe li havis 2 infaninojn. En 1968 li fondis firmaon Intel, kiun li longe estris.

Li verkis ankaŭ fakliteraturajn librojn kaj artikolojn en diversaj peridaĵoj angle. La pli gravaj estis tradukitaj ankaŭ hungaren. En 1997 li estis elektita Persono de la jaro.