Andrij Danilko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrij Danilko
Ukrainia aktoro kaj kantisto
Ukrainia aktoro kaj kantisto
Persona informo
Naskiĝo 2-a de oktobro 1973
en Poltavo (Ukrainio)
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Andrij Danilko (ukraine Андрій Михайлович Данилко, legu Andrij Miĥajloviĉ Danilko, naskita la 2-an de oktobro 1973 en Poltavo, Ukrainio) estas ukrainia humura aktoro kaj kantisto. Lia plej fama sceneja rolo estas Verko Serduĉko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andrij Danilko naskiĝis la 2an de oktobro 1973 en la urbo Poltavo (Ukrainio). Pri la teatro li interesiĝis ekde la lernejaj jaroj. Post fino de la lernejo li eniris teknikan lernejon, tamen aktive partoprenis la KGS-movadon (ekssovetiaj konkursoj pri spriteco kaj humuro). Ĝuste en iu el la KGS-konkuroj en la jaro 1989 li aperis antaŭ la publiko en la rolo de Verko Serduĉko. En la jaro 1993 li prezentis tiun rolon al la granda publiko en la konkurso "Jumorina". Ekde tiu tempo la rolo de Verko Serduĉko iĝis lia ĉefa rolo, malgraŭ tio, ke en la komencaj jaroj dum siaj prezentadoj li rolis multajn aliajn rolojn.

Iom post iom Andrij Danilko komencis prezenti ankaŭ la kantojn, kiujn li mem aŭtoris. Dum iom da tempo li studis en la Kieva estrad-cirka lernejo, tamen ĝin li ne finis (lasinte la lernejon laŭ sia propra deziro; laŭ liaj personaj konfesoj li ne povis trovi bonajn kontaktojn kun la instruistoj).

En septembro 1997 en la ukrainia televidkanalo "1+1" aperis la distra programero "SV-spektaĵo", gvidata de Verko Serduĉko. La programero iĝis populara ne nur en Ukrainio, sed ankaŭ en Rusio.

Ekde la jaro 1998 Andrij Danilko eldonas kanto-albumojn, kiuj rapide iĝis tre popularaj. La albumo "Ege bone" (ruse "Ха-ра-шо"), eldonita en 2003 eĉ ricevis la titolon "Diamanta albumo" dum Andrij mem ricevis la honoran titolon "Honora artisto de Ukrainio".

En la jaro 2005 aperis lia muzika disko, en kiu li prezentas sin ne en la rolo de Verko Serduĉko, sed kiel memstaran komponiston (la albumo prezentas la t.n. median muzikon, ambient-music).

En la jaro 2007 Andrij Danilko (en la rolo de Verko Serduĉko) gajnis la rajton prezenti Ukrainion en la kantokonkurso Eŭrovido en Helsinko. En la finalo li okupis la duan pozicion.

Personaĵoj[redakti | redakti fonton]

Andrij Danilko estas modesta kaj neparolema. Laŭ liaj propraj konfesoj li iam havis malagrablan sperton pri vivo kun virino, kun kiu li devis disiĝi. Nuntempe laŭ la neoficialaj informoj li konkube loĝas kun la virino, kiu rolas la panjon de Verko Serduĉko. Krom prezenti diversajn skeĉojn kaj humuraĵojn, Andrij aŭtoras divers-stilan muzikon, tamen sian popularecon li ŝuldas ekskluzive al la rolo de Verko Serduĉko.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Verko Serduĉko kun sia teamo en la konkurso Eŭrovido-2007 (Helsinko)

La agado de Andrij Danilko (unuavice - lia rolo de Verko Serduĉko) ricevas plej diversajn pritaksojn. Malgraŭ tio, ke ĝenerale li estas tre populara, multaj akuzas lin pri primitivismo kaj eĉ malutilo de lia agado al la prestiĝo de Ukrainio. Antaŭ lia partopreno en Eŭrovido-2007 oni eĉ lanĉis la kampanjon kontraŭ lia partopreno, tamen tiu kampanjo ne sukcesis kaj la dua loko de Verko Serduĉko en Eŭrovido-2007 estis ĝenerale akceptita kiel granda sukceso por Ukrainio.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Я рождена для любви ("Mi estas naskita por amo") (1998)
  • Гоп-гоп ("Hop-hop, danc-danc") (2002)
  • Чита дрита ("Ĉita-Drita", netradukebla danc-instiga diraĵo) (2003)
  • Ха-ра-шо ("Ege bone") (2003)
  • Жениха хотела ("Mi volis fianĉon") (2004)
  • После тебя ("Post vi") (2005)
  • Новые песни Верки Сердючки ("Novaj kantoj de Verko Serduĉko") (2006)
  • Тралі-Валі ("Trali-Vali", netradukebla kaj sensenca rekantaĵo) (2006)
  • Dancing (2007)
  • Doremi Doredo (2008)
  • Дольче & Габбана ("Dolce & Gabbana") (2011)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]