Andrzej Błasik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Błasik

Andrzej Eugeniusz Błasik (naskiĝis la 11-an de oktobro 1962 en Poddębice, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – armea generalo, piloto de la Pola Militistaro, postmorte avancita ĝis la rango de generalo, ekde la 19-a de aprilo 2007 ĝis la 10-a de aprilo 2010 ĉefkomandanto de la Aerarmeo de la Pola Respubliko. Mortis en la aviadila katastrofo.

Edukiteco

En la jaroj 1977–1981 lernis en Ĝeneralkleriga Aviada Liceo ĉe Supera Oficira Aviada Lernejo en Dęblin. Poste eniris la "Lernejon de Agloj". Post ĝia fino en 1985 iĝis oficiro kaj subleŭtenanto en la grupo de pilotoj de la persona korpuso de aviado.

En la periodo de 1993 ĝis 1995 studis en la Akademio de Nacia Defendo en Varsovio. Post gixa fino ricevis diplomon kaj titolon de diplomita oficiro. Li estis ankaŭ abituriento de la kurso de Nederlanda Akademio de Defendo en Hago (1998) kaj de Milita Lernejo de la Aeraj Fortoj de la Usona armeo en Montgomery (2005).

Memorigo

La 1-an de junio 2010 antaŭ la Ĉambro pri Tradicio de la Komandantaro de la Pola Aerarmeo en Varsovio oni malkovris tabulon memorigantan generalon Andrzej Błasik, kaj ankaŭ skipon de la aviadilo Tu-154M n-ro 101.

La 8-an de septembro 2010 sur teritorio de Ramstein Air Base (la plej granda usona bazo en Eŭropo, troviĝanta en Germanio) oni malkovris monumenton (en la formo de kverko-arbo) kaj memortabulon dediĉitajn al generalo Andrzej Błasik. La 28-an de septembro 2010 li ricevis postmorte titolon de la honora civitano de Dęblin, kaj la 10-an de novembro 2010 la titolon "Merita por Distrikto Poddębicki.

La familio transdonis al la katolika pilgrimejo Klara Monto lian ĉapon kaj unu distingon.

La 10-an de majo 2011 en Podlaĥia Galerio en Biała Podlaska oni malfermis ekspozicion memorigantan generalon Andrzej Błasik kaj stevardinon Barbara Maciejczyk.

La 1-an de septembro 2011 sur teritorio de Lernejoj en Wartkowice (Distrikto Poddębicki) oni malkovris monumenton dediĉitan al pilotoj de la wartkowica tero, kunmetitan de aviadilo TS-11 Iskra (n-ro 1232) kaj memortabulon, sur kiu oni metis ses nomojn, en tio de la generalo Andrzej Błasik, diplomito de la lernejo.

Eksteraj ligiloj


Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "1962" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Błasik, Andrzej".