Andrzej Błasik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrzej Błasik
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1962 (1962-10-11)
en Poddębice
Morto 10-an de aprilo 2010 (2010-04-10) (47-jaraĝa)
en Smolensk
Mortokialo kraŝo de la pola prezidenta aviadilo (2010)
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater National Defence University of Warsaw
Infanoj 2
Okupo
Okupo oficiropiloto
vdr
Andrzej Błasik

Andrzej Eugeniusz Błasik (naskiĝis la 11-an de oktobro 1962 en Poddębice, mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) – armea generalo, piloto de la Pola Militistaro, postmorte avancita ĝis la rango de generalo, ekde la 19-a de aprilo 2007 ĝis la 10-a de aprilo 2010 ĉefkomandanto de la Aerarmeo de la Pola Respubliko. Mortis en la aviadila katastrofo/atenco super Smolensk.

Edukiteco[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1977–1981 lernis en Ĝeneralkleriga Aviada Liceo ĉe Supera Oficira Aviada Lernejo en Dęblin. Poste eniris la "Lernejon de Agloj". Post ĝia fino en 1985 iĝis oficiro kaj subleŭtenanto en la grupo de pilotoj de la persona korpuso de aviado.

En la periodo de 1993 ĝis 1995 studis en la Akademio de Nacia Defendo en Varsovio. Post ĝia fino ricevis diplomon kaj titolon de diplomita oficiro. Li estis ankaŭ abituriento de la kurso de Nederlanda Akademio de Defendo en Hago (1998) kaj de Milita Lernejo de la Aeraj Fortoj de la Usona armeo en Montgomery (2005).

Memorigo[redakti | redakti fonton]

La 1-an de junio 2010 antaŭ la Ĉambro pri Tradicio de la Komandantaro de la Pola Aerarmeo en Varsovio oni malkovris tabulon memorigantan generalon Andrzej Błasik, kaj ankaŭ skipon de la aviadilo Tu-154M n-ro 101.

La 8-an de septembro 2010 sur teritorio de Ramstein Air Base (la plej granda usona bazo en Eŭropo, troviĝanta en Germanio) oni malkovris monumenton (en la formo de kverko-arbo) kaj memortabulon dediĉitajn al generalo Andrzej Błasik. La 28-an de septembro 2010 li ricevis postmorte titolon de la honora civitano de Dęblin, kaj la 10-an de novembro 2010 la titolon "Merita por Distrikto Poddębicki.

La familio transdonis al la katolika pilgrimejo Klara Monto lian ĉapon kaj unu distingon.

La 10-an de majo 2011 en Podlaĥia Galerio en Biała Podlaska oni malfermis ekspozicion memorigantan generalon Andrzej Błasik kaj stevardinon Barbara Maciejczyk.

La 1-an de septembro 2011 sur teritorio de Lernejoj en Wartkowice (Distrikto Poddębicki) oni malkovris monumenton dediĉitan al pilotoj de la wartkowica tero, kunmetitan de aviadilo TS-11 Iskra (n-ro 1232) kaj memortabulon, sur kiu oni metis ses nomojn, en tio de la generalo Andrzej Błasik, diplomito de la lernejo.

[[Generaloj Andrzej Błasik, Andrzej Karweta kaj Bronisław Kwiatkowski estis memorigitaj en dokumenta filmo de Anita Gargas W imię honoru (Nome de la honoro) el 2016, en kiu rolis iliaj edzinoj.

Aŭguste 2016 sur teritorio de la 31-a Aviada Bazo en Krzesiny (Poznań) oni malkovris la unuan en Pollando monumenton al la generalo. Prezidento Andrzej Duda ankaŭ malkovris memortabulon al Maria kaj Lech Kaczyński kaj armea generalo piloto Stanisław Targosz. Solenaĵojn partoprenis ministro Antoni Macierewicz.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Krzysztof Komorowski (redaktoro), Kronika Wojska Polskiego 2007 (Kroniko de pola Militistaro), Fundacja Polonia Militaris, Varsovio 2008, p. 84. ISSN 1734-2317

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]