André Martinet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Martinet
Persona informo
André Martinet
Naskiĝo 12-an de aprilo 1908 (1908-04-12)
en Saint-Alban-des-Villards
Morto 16-an de julio 1999 (1999-07-16) (91-jaraĝa)
en Châtenay-Malabry
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater SorbonoHumboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo André Martinet
Familio
Edz(in)o Jeanne Martinet vd
Profesio
Okupo lingvisto • universitata instruisto vd
Laborkampo historia lingvistikofonologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

André MARTINET [martine] estis franca lingvisto (naskiĝis en Saint-Alban-des-Villards en la 12-a de aprilo 1908 — kaj mortis en Châtenay-Malabry, en la 16-a de julio1999). Profesoro de lingvistiko. Doktoro de Universitato Sorbonne en Parizo.

En lingvistiko, li estas reprezentanto de la skolo konata kiel funkciismo. En fonologio, Martinet estas eble la plej bona sekvanto de Trubetzkoy, kies verkon li kompletigis kaj korektis.

Profesoro de angla lingvo, defendis en 1937 siajn du tezojn de doktorigo: "La konsonanta ĝemeligo de signifa origino en la ĝermanaj lingvoj" kaj "La fonologio de l' vorto en dana lingvo". Iniciiĝis en lingvistiko per la verkoj de Otto Jespersen kaj la Kopenhaga Rondo kaj en Parizo estis lernanto de Meillet. De 1932 ĝis 1938 lernis la teorion fonologian de la Praga Lingvistika Rondo kaj korespondis kun Trubetzkoy; li ankaŭ estis amiko de Hjelmslev, kreanto de glosematikon.

De 1938 ĝis 1946 estis ĉefo de studoj en la "Praktika Lenejo de Altaj Studoj". Post li estis direktoro de lingvistikaj serĉoj de International Auxiliary Language Association de 1946 ĝis 1948 en Novjorko, kie kontribuis por disvolvigo de interlingvao. Instruis en la universitato de Columbia, kies li estis direktoro de l' departemento de lingvistiko (1947-1955) kaj ankaŭ estis direktoro de la revuo Word. Tie li konis la usonan kondutisman skolon de Leonard Bloomfield.

En 1955 li revenis al sia ofico en Praktika Lernejo de Altaj Studoj kaj okupis la seĝon de Ĝenerala Lingvistiko en la Sorbonne; tiam verkis sian teorion pri ekonomiko de la fonetika evoluo (1955), grandan verkon pri diakrona fonologio. Li estis prezidanto de la Eŭropa Asocio de Lingvistiko (1966-1999) kaj fondis la Societon de Funkcia Lingvistiko kaj la revuon La Linguistique.

Influita de Praga Rondo, li fondis la funkciisman teorion de sintakso (Langue et Fonction, 1962). Li estas aŭtoro de dekoj de gravaj verkoj en diakrona lingvistiko (kiel la jam citita Économie des changements phonétiques, Berno, 1955) kaj en ĝenerala lingvistiko. Lia plej fama verko, Éléments de linguistique générale (1960) estas tradukita en 17 lingvojn kaj influis sur ĉiu ĝeneracio de francaj lingvistoj. Estas li ankaŭ aŭtoro de: Syntaxe générale (1985), Fonction et dynamique des langues (1989), inter aliaj. Li verkis ankaŭ membiografion: Mémoires d'un linguiste, vivre les langues (1993).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « André Martinet » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»