Anguiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anguiano
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26322
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 499  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 2° 46′ U (mapo)42.261111111111-2.7638888888889Koordinatoj: 42° 16′ N, 2° 46′ U (mapo) [+]
Alto 663 m [+]
Areo 91 km² (9 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Anguiano (Provinco Rioĥo)
Anguiano (Provinco Rioĥo)
DEC
Anguiano
Anguiano
Situo de Anguiano
Anguiano (Hispanio)
Anguiano (Hispanio)
DEC
Anguiano
Anguiano
Situo de Anguiano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Anguiano [+]
vdr

Anguiano [anGJAno] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj precize en la suda parto de ties norda subkomarko, nome la Cogolla. La loko famas pro la celebro de la dancistoj de stilzuloj, pri kiu oni diras, ke ĝi estas la folklora tradicio plej antikva de Rioĥo.

La municipa teritorio de Anguiano, en la sudokcidento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mediavilla.
Blazondomo.
Ŝtuparo al la preĝejo.
Preĝejo de Sankta Petro.

Tiu municipo estas formata de tri kvartaloj nome Mediavilla, Eras kaj Cuevas. Mediavilla estas la plej granda kvartalo, kie estas la urbodomo, la preĝejo de Sankta Andreo kaj nombraj blazondomoj. Cuevas estas kvartalo tradicie brutobreda en kiu estas la preĝejo de Sankta Petro, tiu kvartalo estas separata de Mediavilla per la rivero Najerilla kaj kunigita tra la ponto de Dipatrino. Eras estas agrikultura kaj brutobreda kvartalo, kie estas ankaŭ blazondomoj kaj plej parto de la pajlostokejo de la loko; ĝi estas separata disde Mediavilla per la ravino Aidillo, kiu iam estis trapasata nur pere de la ponto Puentecilla.

Ĝi estas loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono laŭ la regiona ŝoseo LR-113 inter Bobadilla norde kaj Mansilla de la Sierra. Ĝi estas ĉe la meza fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 663 metroj super marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de komenco de la 11-a jarcento, nome la fama foruo de Nájera kun la nomo de "Anguidano", havigita de la reĝo Don Sancho el Mayor. Alia dokumento estas donaco de paŝtejoj al la Monaĥejo de Valvanera fare de la reĝo Don Alonso la 6-a en 1092, kaj Anguiano jam aperas kun la aktuala nomo. Ekde 1366, kiam oni konstituas la Senjorlandon de Anguiano, ĝis 1502, kiam tiu pasas definitive al Valvanera, Anguiano estis konstante disputata inter la nobela familio Manrique de Lara kaj la Monaĥejo de Valvanera.

Anguiano apartenis al la Monaĥejo de Valvanera el la 29a de novembro 1502 kontraŭ Juan de Leiva de Leiva kaj Pero Manrique de Ezcaray. Tiu decido estis ratifita la 28an de Aprilo 1506.[1]

Anguiano kun sia bieno de Villanueva iĝis reĝa posedo en 1662, per la aĉeto fare de la lokanoj al Valvanera, kaj ekapartenis al la partio de Santo Domingo de la Calzada en la provinco Burgoso. En 1833, per la kreado de la provinco Logroño ĝi ekapartenis al tiu.

Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[2]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la komenco de la 20-a jarcento oni perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn ĝis la nunaj 500.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro estas tre maljuna. Vizitindaĵoj estas la du preĝejoj, la ermitejo, fontano ĉe la ermitejo, la Monaĥejo de Valvanera, ponto, blazondomoj, la montara pejzaĝo, ktp., kaj ĉefe la Danco de la Stilzuloj. Iam estis kvin aliaj ermitejoj, palaco, pilorio kaj fratara lernejo, sed ĉio tio jam malaperis.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iglesias Hevia, Roberto (1981). «2. Anguiano». En Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja, eld. La Rioja de cabo a rabo. Gonzalo de Berceo-Logroño. p. 19. ISBN 84-7359-118-6.
  2. La contribución industrial de 1852 en La Rioja. de Joaquín Giró.