Mansilla de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mansilla de la Sierra
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26329
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 60  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 2° 57′ U (mapo)42.153333333333-2.945Koordinatoj: 42° 9′ N, 2° 57′ U (mapo) [+]
Alto 950 m [+]
Areo 84,76 km² (8 476 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mansilla de la Sierra (Provinco Rioĥo)
Mansilla de la Sierra (Provinco Rioĥo)
DEC
Mansilla de la Sierra
Mansilla de la Sierra
Situo de Mansilla de la Sierra
Mansilla de la Sierra (Hispanio)
Mansilla de la Sierra (Hispanio)
DEC
Mansilla de la Sierra
Mansilla de la Sierra
Situo de Mansilla de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mansilla de la Sierra [+]
vdr

Mansilla de la Sierra [manSIlja delaSJEra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj en ties plej suda parto, nome Las 7 Villas. Ĝi estas ĉe la Akvorezervejo de Mansilla ĉe la rivero Najerilla.

La municipa teritorio de Mansilla de la Sierra, en la sudokcidento de la regiono.
Ermitejo de Mansilla de la Sierra.
Submunicipo Tabladas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas atingebla laŭ la regiona ŝoseo LR-113 kiu bordas la randon de la Akvorezervejo de Mansilla ĉe la rivero Najerilla inter Villavelayo (okcidente) kaj la submunicipo Tabladas (oriente) post la akvobaraĵo. Fakte la municipa teritorio estas longeca areo norde suden inter la teritorioj de Villavelayo (okcidente) kaj Viniegra de Abajo (oriente) ambaŭ kun la sama formo longeca.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loknomo Mansilla devenas de mensa, mesilla, (tablo) altebenaĵo de la montara zono, kie estis la iama loĝloko Mansilla, kiu estis trairata de la riveroj Gatón, Najerilla kaj Cambrones, kaj konstruita ĉefe el ŝtono. La Palaco de Mansilla, gastigis iam la grafon Fernán González kaj la reĝon Johano la 2-a. Blazondomoj ankoraŭ atestas pri grava historio, inter Rioĥo kaj Burgoso, kun transmigra brutobredado ludanta gravan rolon.[1]

Poste la loĝloko estis inundita de la akvoj de la diglago. En 1900 la loko havis 600 loĝantojn, estis la ĉefurbo de las Siete Villas, grava brutobredejo de 10 000 brutoj, estis tiom prospera ke havis apotekon, kuraciston, policejon, juĝejon, kaj la kunvenejo de urbestroj Casa de las Islas. La nova loĝloko estis konstruita en 1959.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la mezo de la 20-a jarcento oni malaltiĝis el 600 loĝantoj ĝis la nunaj 60.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro estas tre maljuna. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo, diglago, montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia de Mansilla Arkivigite je 2022-09-15 per la retarkivo Wayback Machine Retejo de la Municipo. Konsultita la 15an de Septembro 2022.