Villavelayo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villavelayo
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26329
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 42  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 2° 59′ U (mapo)42.130555555556-2.9844444444444Koordinatoj: 42° 8′ N, 2° 59′ U (mapo) [+]
Alto 964 m [+]
Areo 89 km² (8 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villavelayo (Provinco Rioĥo)
Villavelayo (Provinco Rioĥo)
DEC
Villavelayo
Villavelayo
Situo de Villavelayo
Villavelayo (Hispanio)
Villavelayo (Hispanio)
DEC
Villavelayo
Villavelayo
Situo de Villavelayo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villavelayo [+]
vdr

Villavelayo [biljabeLAĝo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj en ties plej suda parto, nome Las 7 Villas.

La municipa teritorio de Villavelayo, en la sudokcidento de la regiono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas aparta loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono laŭ la regiona ŝoseo LR-113 tra Mansilla de la Sierra dum okcidente oni alvenas al la Provinco Burgoso tra Canales de la Sierra. Ĝi estas ĉe la supra fluejo de la Valo de la rivero Najerilla, je 940 metroj super marnivelo.

La loĝloko estas ĉe la montaro Sierra de la Demanda, kiu havas grandajn arbarojn de fagoj, pinoj kaj kverkoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj dokumentaj mencioj datas de la 10-a jarcento, en tempo de la grafo Fernán González. Ĝi apartenis al la "alfoz" de Canales, kiu poste estis vendita de la monaĥejo de San Pedro de Arlanza en 1246 al la senjoroj de Cameros, kiuj retenis tiujn loĝlokojn ĝis la jaro 1821.

Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo. Sed tio ŝanĝiĝis meze de la 19-a jarcento, kiam la konkurenco de la moderna tekstila industrio de Katalunio ruinigis la lokan tekstilan industrion, tro mandependa kaj tro malmulte mekanizita (kun konsiderinda malprogreso en la adoptado de energioj alternativaj al la hidraŭlika), kaj tro for de la ĉefaj fervojoj. Pro tio fine de la 19-a jarcento la loĝantaro elmigris al novaj industriaj centroj.[1]​ Dum la 20-a jarcento la brutobredado perdis gravon kaj denove la loĝantaro elmigris dekomence ĉefe al Ameriko (Argentino, Kubo kaj Ĉilio).[2]

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la komenco de la 20-a jarcento oni perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ĝis la nunaj 40.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La forstado de arbaroj okupas 1 400 ha de natura medio kun alta biodiverseco. Estas fagoj, kverkoj, ileksoj kaj ĉe la limo kun la provinco Burgoso, grandaj pinaroj.[3]

La loĝantaro estas tre maljuna. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo, montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La contribución industrial de 1852 en La Rioja. de Joaquín Giró.
  2. Blanco, Benjamín (22a de Januaro 2017). «El árbol de la memoria». La Rioja.
  3. Historia de Villavelayo Arkivigite je 2022-09-15 per la retarkivo Wayback Machine Municipa retejo. Konsultita la 15an de Septembro 2022.