Anisometropio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La anisometropio estas refrakcia perturbo de ambaŭ okuloj. Ĉe anisometropio la okuloj havas tre diferencan refrakcion, kaj la cerbo ne povas unuigi la bildojn de la du okuloj. La diferenco de la dioptrio de la dekstra kaj la maldekstra okulo estas minimume 3 dioptrio. Unu okulo povas esti miopa, kaj la alia hipermetropia; povas esti ambaŭ miopa aŭ hiperopa, aŭ unu de la du okulo sen refrakciaj perturboj (emmetropa). La okuloj povas esti ankaŭ astigmaj.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La anisometropio estas klasifikita en du kategorio. La okullensoj kaj korneoj havas aliajn dioptriojn, aŭ la longo de la okuloj diferencas.

Konsekvoj[redakti | redakti fonton]

La anisometropio perturbas la vidadon de la spaco. Se la okuloj de infano estas anisometropaj, kaj ambaŭ estas miopaj aŭ hiperopaj, aŭ unu okulo estas emmetropa, la okulo pli bone vidanta anstataŭigas la alian okulon, kiu ne lernas aŭ mallernas vidi, kaj iĝas ambilopa. Oni povas helpi per la kovra metodo kaj korigado de la refrakciaj perturboj.

Korektado[redakti | redakti fonton]

La anizometropio estas malbone korektebla per okulvitro. Pro tiu oni devas uzi kontaktlensojn aŭ operaci la okulojn.

Se oni uzas okulvitron:

  • La grandeco de la bildoj estas tre malsama, do la cerbo ne povas unuigi ilin
  • La lensoj ne nur pligrandigas aŭ malgrandigas la bildojn, sed ankaŭ forŝovas ilin. La tro granda diferenco de la dikeco de la lensoj kaŭzas strabismon.
  • La pezo de la lensoj estas tre diferencaj, kaj la distribuo de la pezo ne estas simetria
  • La lensoj pligrandigas aŭ malgrandigas la okulojn tre diference por la aliaj homoj. Tiu povas konduki al malkreskado de la memfido.

Monovizio[redakti | redakti fonton]

La monovizio estas speciala formo de la anisometropio. Unu okulo estas miopa, alia hipermetropa. Do la ulo povas vidi bone proksime kaj malproksime, sed li ne vidas spacon.

Tiu stato povas igi nature (kiel ĉe Goethe) kaj post operado; oni nomas tiun monovizia teĥniko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Herbert Kaufmann: Strabismus. Unter Mitarbeit von W. de Decker u. a., Stuttgart: Enke, 1986, ISBN 3-432-95391-7
  • Axenfeld/Pau: Lehrbuch und Atlas der Augenheilkunde. Unter Mitarbeit von R. Sachsenweger u. a., Stuttgart: Gustav Fischer Verlag, 1980, ISBN 3-437-00255-4