Ann-Louise Åkerlund
Aspekto
| Ann-Louise Åkerlund | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1950 (75-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Nacieco | sveda |
| Ŝtataneco | Svedio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Ann-Louise ÅKERLUND estas sveda esperantistino, kiu vivas en Helsingborgo kaj estas la prezidantino de la loka Esperanto-klubo. Ŝi studis Esperanton en la kursaro de Karlskoga kaj diplomiĝis kun bonaj notoj. Tiam ŝi estis elektita kiel kasisto de Sveda Esperanto-Instituto. Ŝi estas ankaŭ Esperanto-instruisto kaj estrarano de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj krome aktivas en Sunda Agado pri kunlaboro de la sveda kaj dana Esperanto-movadoj.[1] En la oficperiodoj 2010-2013 kaj 2013-2016, ŝi estas reprezentantino de Sveda Esperanto-Federacio en la komitato de Universala Esperanto-Asocio.[2]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- adresfolio de Klubo Esperantista de Helsingborgo ĉe Ann-Louise Åkerlund en la retejo esperantoland.de Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine esperante

