Anna Alamo-Sandgren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Anna Alamo-Sandgren
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1906 (1906-11-30)
Morto 30-an de novembro 1997 (1997-11-30) (91-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Anna ALAMO-SANDGREN (1907-1998) estis dumviva membro de UEA, delegito pri kristanismo en Östansjö (Svedio). Ŝi prezidis (1944-48) la svedan sekcion de Kristana E-Ligo Internacia (KELI) kaj de 1947 faris, kiel "vojaĝanta sekretariino" de tiu sekcio, pli ol 2500 prelegojn en aŭ pri Esperanto en Svedio kaj alilande. Ekde 1955 ŝi estis longtempe estrarano de KELI.

En 1948 ŝi edziniĝis kun sia E-lernanto, Karl-Olof Sandgren (1925-1990), poste aktiva esperantisto kaj kristana evangelia misiisto, sekretario de la sveda sekcio de KELI, aŭtoro de la priskriba katalogo Religia literaturo en Esperanto, kun kiu ŝi organizis viglan Esperantan movadon en malgrandaj svedaj urboj.