Anna Cramling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Cramling
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 2002 (2002-04-30) (22-jaraĝa)
en Malago
Familio
Patro Juan Manuel Bellón López
Patrino Pia Cramling
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Anna Yolanda CRAMLING BELLÓN (naskiĝis la 30a de aprilo 2002) estas hispan-sveda ŝakistino, kaj kontribuantino al Twitch kaj YouTube, kiu tenas la titolon de monda ina majstro de FIDE. Ŝia pinta Elo-nombro estis 2175 en marto 2018. Cramling reprezentis Svedion en la Ŝakolimpikoj de 2016 kaj 2022 kaj du Eŭropaj Ŝakĉampionumoj por teamoj.

Cramling naskiĝis en ŝakludanta familio. Ŝia patrino estas sveda grandmajstro Pia Cramling kaj ŝia patro hispana grandmajstro Juan Manuel Bellón López. Anna komencis ludi ŝakon je la aĝo de tri jaroj en Hispanio, movanta kun ŝia familio al Svedio je la aĝo de dek unu jaroj, Ŝi partoprenis en pluraj (ĉefe eǔropaj) ĉampionumoj. Reprezentante Svedion en internaciaj teamaj konkursoj, ŝi kelkfoje ludis en la sama teamo de ŝia patrino dum ŝia patro estis la teamestro.