Anselm Kiefer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anselm Kiefer
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1945 (1945-03-08) (79-jaraĝa)
en Donaueschingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioAŭstrio
Alma mater Kunstakademie Düsseldorf
Okupo
Okupo pentristo • skulptistoilustristo • grafikartisto • fotisto
Verkoj Athanor
vdr

Anselm KIEFER (naskiĝis la 8-an de marto, 1945) estas germana pentristo kaj skulptisto.

Li studis kun Peter Dreher kaj Horst Antes en la malfruaj 1960-aj jaroj. Liaj verkoj asimilas materialojn kiel ekzemple pajlo, cindro, argilo, plumbo kaj ŝelako. La poemoj de Paul Celan ludis rolon en evoluigado de la temoj de Kiefer de germana historio kaj la hororoj de la holokaŭsto, same kiel la spiritaj konceptoj de Kabalo.

Ĉie en sia laboro, Kiefer diskutas la pasintecon kaj traktas tabuajn kaj kontestatajn temojn de lastatempa historio. Temoj de nazia regado estas precipe reflektitaj en lia laboro; ekzemple, la pentraĵo Margarethe (oleo kaj pajlo sur kanvaso) estis inspirita de la konata poemo de Celan "Todesfuge" ("Fuĝo de Morto").

Liaj verkoj estas karakterizitaj per neŝancelebla deziro alfronti la malhelan pasintecon kaj neplenumitan potencialon de lia kulturo, en verkoj kiuj estas ofte faritaj sur granda, alfrontema skalo bone konvenigita al la subjektoj. Estas ankaŭ karakterize de lia laboro trovi signaturojn kaj nomojn de homoj de historia graveco, legendaj figuroj aŭ historiaj lokoj. Tiuj estas ĉiuj kodigitaj signiloj tra kiuj Kiefer serĉas prilabori la pasintecon; tio rezultigis lian laboron estantan ligita al la movado Novsimbolismo kaj Nov-Ekspresionismo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]