Ansidei Madono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ansidei Madono

La Ansidei Madono (en itala: Pala Ansidei) estas pentraĵo de 1505-1507 de la itala renesanca artisto Rafaelo, pentrata dum lia florenca periodo. Ĝi montras la Virgulinon Maria sidantan sur ligna trono, kun la infano Jesuo sur sia sino. Dekstre staras Johano la Baptisto, kaj maldekstre Sankta Nikolao legas.

Je la epoko kiam la pentraĵo estis mendita, estis aliaj pentraĵoj kjiuj formis la grupon por la altaro (retablo). El la predeloj, la ununura kiu restas estas Sankta Johano la Baptisto preĝe, dum la aliaj perdiĝis sen konita tialo.

Kaj la ĉefa pentraĵo "Ansidei Madono", kaj la predelo "Sankta Johano la Baptisto preĝe", estas ĉe la Nacia Galerio de Londono.