Anstataŭa Edzino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Anstataŭa Edzino
(A Wife by Proxy)
Anstataŭa Edzino
Anstataŭa Edzino
Aŭtoro Erica Maxwell
Eldonjaro 1931
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 212
vdr

Anstataŭa Edzino [1]estas romano de la aŭstralia verkistino Lillian Maxwell Pyke. La kromnomo, per kiu ŝi skribis tiun verkon estas : Erica Maxwell. La Esperantigo el la angla estas farita de M. Sampson. La tradukaĵo aperis ĉe Heroldo de Esperanto en Kolonjo en la jaro 1931.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La romano temas pri la sorto de aŭstralia verkisto studanta la socian situacion en Ruslando, de rusa grafino minacata per teruraĵoj kaj de duonaŭstralia, duonrusa junulino vivanta orfe en Londono. La okazaĵoj kapturnige kirliĝas antaŭ la okuloj de l' leganto : geedziĝo de viro kaj virino kiuj ne konas sin, eskapo trans la landlimo, sensacia murdo, vizito al Scotland Yard kaj vizito al multaj regurboj de Eŭropo, ripoza ŝipvojaĝo tra la oceanoj kaj fine Aŭstralio kun sia suda varma klimato kaj kun siaj bonkoraj loĝantoj. La libro servas ĉefe por distrado. La enŝovo de poresperanta propagando estas lerte farita (Lilian Pyke estas bofratino de la konata aŭstralia Esperantisto James Pyke kiu mortis en 1930).
La traduko estas bona. 
— 1931, Historio de Esperanto II, p. 729
Citaĵo
 Ĝi tuj komenciĝas per edziĝo, sed fiktiva, kaj dece finiĝas per edziĝo, ĉi tiu reala kaj feliĉa. Esperanto ludas rolon en la romano. Bona lingvo. 
— 1931, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 97

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiele literumite en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]