António Manuel da Fonseca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
pentraĵo "Eneo Savanta sian Patron Ankiso el la Incendio de Trojo"

António Manuel da FONSECA (naskiĝis en 1796 en Lisbono, mortis en 1890 samloke) estis portugala pentristo. Li apartenas al la epoko de novklasikismo. Aparte konata verko de li estas la pentraĵo Eneias Salvando seu Pai Anquises do Incêndio de Tróia ("Eneo Savanta sian Patron Ankiso el la Incendio de Trojo"), publikigita en 1855 je la granda formato de 304 oble 214 centimetroj.