Saltu al enhavo

Antal Adler-Rácz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Adler-Rácz
Persona informo
vdr

Antal Adler-Rácz [rAc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Adler-Rácz Antal estis hungara urologo, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis nura Adler ĝis 1904.

Antal Adler-Rácz[1] naskiĝis la  21-an de aŭgusto 1894(nun 1894-08-21) en Visegrád, li mortis la 24-an de januaro 1946.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Adler-Rácz maturiĝis en piarista gimnazio en Budapeŝto en 1912, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1918, sed dum la 1-a mondmilito li faris armeajn medicinajn taskojn. Post la diplomo li laboris jaron en la universitata kliniko, poste li estis kuracisto ĝis komenco de dominado de Ĉeĥoslovakio en Verebély. Reveninta al Budapeŝto li praktikadis jaron en urologia kliniko, poste inter 1921–1929 li estis asistanto. Ekde 1929 li vivis en Pécs, kie li laboris en hospitalo de Universitato Erzsébet (1929–1936), krome li instruis en la universitato (1932–1945). Li estis ankaŭ ĉefkuracisto en budapeŝta hospitalo inter 1937–1945.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A vesegümőkór műtéti javallata nehezen kórismézhető eseteknél. (1927)
  • A vese körüli gennyedések. (1936)
  • Az urológia körébe tartozó megbetegedések vizsgálata. (1944)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.