Antal Bejczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Bejczy
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1930 (1930-01-16)
en Ercsi
Morto 25-an de junio 2015 (2015-06-25) (85-jaraĝa)
en Arcadia
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo elektrika inĝeniero • fizikistoinventisto • matematikisto
vdr

Antal Bejczy [bejci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bejczy Antal estis hungara-usonana inĝeniero, fizikisto, kosmoesploristo, inventisto.

Antal Bejczy [1] naskiĝis la 16-an de januaro 1930 en ekstera parto de Ercsi, li mortis la 25-an de junio 2015 en Kalifornio en Arcadia.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Bejczy frekventis jezuitan gimnazion en Kalocsa, poste li ne havanta ŝancon al la universitato pro la tiama politiko li eklaboris en fabriko. Baldaŭ li studis laŭ vespera kurso en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 li interrompis la lernadon kaj disidis al Norvegio. En 1963 li finis la lernadon, post la diplomo li estis asistanto en universitato en Oslo. En 1966 li ricevis stipendion en Kalifornio, kie li okupiĝis pri robotoj kaj spacoveturadoj. En 1971 li kreis gravan parton de spacveturiloj "Pathfinder" kaj "Sojourner". En 1983 li estis katedrestro en St. Louis. Li kreis resume 6 patentojn, en 1969 li pensiuliĝis. Li ricevis hungarajn kaj usonajn premiojn inter 1987-1991.

Fontoj[redakti | redakti fonton]