Antal Grassalkovich (krongardisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Grassalkovich
Persona informo
Naskiĝo 6-an de marto 1694 (1694-03-06)
en Mojmírovce
Morto 1-an de decembro 1771 (1771-12-01) (77-jaraĝa)
en Gödöllő
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Grassalkovich
Patrino Susanna Egresdy
Frat(in)o Zsuzsanna Grassalkovich
Edz(in)o Krisztina Klobusiczky
Infanoj Antal Grassalkovich • Anna Maria, Gräfin Grassalkovich de Gyarak
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

Barono, grafo Antal Grassalkovich [graŝalkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grassalkovich Antal estis hungara advokato, krongardisto. Lia nobela antaŭnomo estis gyaraki. Lia samnoma filo estis Antal Grassalkovich (duko), lia samnoma nepo estis Antal Grassalkovich (ĉambelano).

Skulptaĵo pri Antal Grassalkovich

Antal Grassalkovich [1] naskiĝis la 6-an de marto 1694 en Hungara reĝlando en Ürmény (nuntempa Mojmírovce en Slovakio). Li mortis la 1-an de decembro 1771 en Gödöllő.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Grassalkovich frekventis piaristan lernejon, poste li akiris juristan diplomon en 1715. En la sekva jaro li iĝis advokato en Buda. Li estis tre talenta, tial en 1724 li estis nomumita kortega konsilisto, post 3 jaroj gvidanto de "Komisiono pri Novaj Akiraĵoj" (Neoacquistica Commissio). Tiu komisiono decidis pri redonoj de bienoj reokupitaj de Osmana Imperio. La turka erao daŭris ĉ. 150 jarojn, tial ofte okazis, ke la bienula familio jam formortis, aŭ la dokumento perdiĝis. Grassalkovich donis la bienojn sen posedantoj al la buĝeto, sed ankaŭ por si mem. Sekve li tre riĉiĝis. En sia ĉefa bieno servis László Kelemen (aktoro). Li ricevis la rangojn barono en 1736, grafo en 1743, krongardisto en 1751, post jaroj vera sekreta konsilisto kaj ankaŭ departementestro. Li estis fidela apoganto de politiko de Maria Tereza de Aŭstrio. Li edziĝis trifoje, la meza edzino naskis 6 gefilojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Antal Grassalkovich