Antal Margittai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antal Margittai
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de septembro 1880(nun 1880-09-17)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Várpalánka
Morto la 17-an de julio 1939
en  Hungara reĝlando, Munkács
Loĝloko Hungario
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo botanikisto • gimnazia instruisto
vdr

Antal Margittai, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Margittai Antal estis hungara instruisto, botanikisto. Lia mallonga botanika nomo estis Margittai, lia familia nomo ĝis 1905 estis Gerber, inter 1920-1938 (dum dominado de Ĉeĥoslovakio) Helmeczy [helmeci], lia nepo estis Csaba Ecsedy.

Antal Margittai[1] naskiĝis la  17-an de septembro 1880(nun 1880-09-17) en Várpalánka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa urboparto de Mukaĉevo en Ukrainio), li mortis la 17-an de julio 1939 en Munkács (Hungara reĝlando, nuntempa Mukaĉevo en Ukrainio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Antal Margittai maturiĝis en gimnazio en Munkács, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1905. Jam ekde 1904 li instruis en Munkács. Libertempe li esploris kreskaĵojn en la regiono. En 1916 li estis levita al pedagogia altlernejo, krome li instruis en komerca akademio. Tamen tiuj altlernejoj koincidas al nunaj mezlernejoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Adatok Turócz vármegye flórájához (1910, 1911, 1913, 1914, 1918)
  • Adatok az Északkeleti Felvidék flórájához (1927)
  • A kőrösmezei Pietros havas flórája (1935)
  • Megjegyzések a magyar Elatine fajok ismeretéhez (1939)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]