Antarkta Konverĝareo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antarkta Konverĝo)
Antarkta Konverĝareo

Antarkta Konverĝareo, Antarkta KonverĝoAntarkta Konverĝozono estas kurbo kontinue ĉirkaŭanta Antarkton kie malvarmo, norden fluantaj antarktaj akvoj trafas la relative pli varmajn akvojn de ĉeantarkto. Antarktaj akvoj hegemonie malsupreniras sub ĉeantarktaj akvoj, dum asociaj zonoj de mikso kaj Suprenfluo kreas zonon tre gravan por marproduktiveco, ĉefe por Antarkta krilo. Tiu linio, kiel la Arkta arbarlimo, estas natura limo pli ol artefarita, kiel linio de latitudo. Ĝi ne nur separas du hidrologiaj regionoj, sed separas ankaŭ areojn de distingaj marvivaj asocioj kaj de diferencaj klimatoj. Ne estas similaĵo en la Arkto, pro la kvanto de tero kiu ĉirkaŭas la nordan polusan regionon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Antarkta Konverĝareo estis unuafoje trapasata de Anthony de la Roché en 1675,[1] kaj priskribita de Edmond Halley en 1700.[2]

Loko[redakti | redakti fonton]

La Antarkta Konverĝareo estas zono proksimume 32 al 48 km larĝa, varie iome laŭ latitudo laŭsezone kaj de diferencaj longitudoj, etende tra la Atlantiko, Pacifiko, kaj Hinda Oceanoj inter la 48a kaj la 61a sudaj paraleloj. Kvankam la norda limo varias, por la celoj de la Konvencio por Konservado de la Antarktaj Marvivaj Resursoj de 1980, ĝi estis difinita kiel "50°S, 0°; 50°S, 30°E; 45°S, 30°E; 45°S, 80°E; 55°S, 80°E; 55°S, 150°E; 60°S, 150°E; 60°S, 50°W; 50°S, 50°W; 50°S, 0°." [3] Kvankam tiu zono estas movebla, ĝi kutime ne apartiĝas pli ol duona grado de latitudo el sia ĉefa situo. La preciza situo je ĉiu ajn loko kaj tempo estas evidentata de subita falo en la marakva temperaturo el nordo al sudo, de averaĝe, 2.8 °C al 5.6 °C al minus 2 °C.

La Falklandoj, Tristan da Cunha, Insulo Gough, Princeduardaj Insuloj, Krozetoj, Amsterdam-Insulo, Insulo Sankta-Paŭlo, Makvora Insulo , Kampbeloj, Aŭklandoj, Insuloj Snares, Insuloj Bounty, Insuloj Antipodoj, Insuloj Diego Ramírez, Fuegio kaj Insulo Estados kuŝas norde de la Antarkta Konverĝareo. La Kergelenoj kuŝas proksimume sur la Antarkta Konverĝareo. La Sud-Ŝetlandoj, Sudaj Orkadoj, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj, Insulo Bouvet, Insulo Heard kaj Makdonaldoj, Insuloj Balleny, Insulo Scott kaj Insulo Petro la Unua ĉiuj kuŝas sude de la Konverĝareo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R.K. Headland, The Island of South Georgia, Cambridge University Press, 1984.
  2. Alan Gurney, Below the Convergence: Voyages Toward Antarctica, 1699-1839, Penguin Books, New York, 1998.
  3. Konvencio por Konservado de la Antarktaj Marvivaj Resursoj de 1980, Artikoo 1(4).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]