Anthony R. Dolan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anthony R. Dolan
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1948 (1948-07-07) (75-jaraĝa)
en Norwalk
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Anthony R. DOLAN (naskiĝinte en Norwalk (en:[1]) la 7-an de julio, 1948)[1] estas usona ĵurnalisto, gajninto de la Premio Pulitzer, kaj ĉefparoladverkisto por usona prezidento Ronald Reagan ekde marto 1981 ĝis la fino de la dua kvar-jara administracio de Reagan en 1989.[2] Dolan ankaŭ servis en la Stabejo de la Komitato por Elekti Reagan.

Li gajnis la 1978-an Premion Pulitzer por esplora reportado[2] (en:[2]) por artikolaro pri urba korupteco, eldonita en la ĵurnalo The Stamford Advocate (en:[3]). Dum la administracio de Prezidento George W. Bush, Dolan servis kiel Supera Konsultanto en la Oficejo de la ministro pri eksteraj rilatoj (Decembro 2000 ĝis Julio 2001) kaj Speciala Konsultanto en la Oficejo de la ministro pri defendo (Aŭgusto 2001 ĝis Decembro 2007). Laborante kiel la ĉevparoladverkisto de Reagan, li verkis la paroladojn "Cindroamaso de Historio" (1982) [3], kaj "Malbona Imperio" (1983) [4] (en: [4]).

Lia mortinta frato Terry Dolan (en:[5]) estis kunfondinto kaj prezidanto de la Nacia Komitato de Konservativa Politika Agado (en: [6]) [5].

Paroladverkistoj de la Blanka Domo renkontiĝas kun Prezidento Reagan en la Ovala oficejo la 18-an de Majo, 1987. Anthony Dolan estas la unua maldekstre sur la malproksima sofo. (Biblioteko Ronald Reagan)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anthony R. Dolan. NNDB: Tracking the entire world. Alirita 10 June 2012.
  2. 2,0 2,1 Appointment of Anthony R. Dolan as Special Assistant to the President and Chief Speechwriter, UCSB American Presidency Project, November 17, 1981
  3. . Ash Heap of History: President Reagan’s Westminster Address 20 Years Later. Heritage Foundation (June 3, 2002). Alirita 2007-02-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-17. Alirita 2012-06-10.
  4. "The Battle of the Evil Empire," by Frank Warner, The Morning Call, Allentown, Pa., March 5, 2000.
  5. Elizabeth Kastor (1987), The Cautious Closet of the Gay Conservative; In the Life and Death of Terry Dolan, Mirror Images From the Age of AIDS, The Washington Post, 5/11/1987

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]