Anton Passy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la Kongregacio de la Tre Sankta Savinto (C.Ss.R.).

Antonio PASSY, C.Ss.R. (naskiĝinta la 31-a de marto 1788 en Vieno, mortina la 11-an de marto 1847 samloke) estis kleriko, eklezia historiisto, verkisto kaj eldonisto.

Siatempe Passy, filo de silkoŝpinejestro, estis unu el la plej ŝatataj predikantoj en Vieno. Li sentis grandan spiritan proksimecon al la romantikistoj kiel al Friedrich Schlegel kaj Clemens Brentano. Li estis intima amiko de Sankta Klemento Maria Hofbauer.

Lia frato Georgo estis ĉefa redaktoro de la gazeto Ölzweige ("Olivarbaj branĉetoj"), centro de kredantoj en Vieno dum la jaroj 1819-23. Estante reprezentanto de katolikismo konservativega Antonio Passy skribis ne nur preĝolibrojn kaj aliajn edifajn verkojn sed li redaktis ankaŭ en 1830 la kolekton da kantoj kun la titolo Orgeltöne ("Orgentonoj").

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Des Jünglings Glaube, Hoffnung, Liebe. Lebensbilder. Eldonejo Deichert, Erlangen 1845.
  • Kirchengesang und Kirchenmusik. Eldonejo Stauß & Sommer, Win 1846.
  • Kirchenhistorien. Eldonejo Haslinger, Wien 1846.
  • Meisterlosigkeit. Canzione. Herbig, Leipzig 1834
  • Orgeltöne. Geistliche Lieder. Bauer, Wien 1830
  • Philosophen der Neuzeit. Ein Gedicht. EldonejoDeichert, Erlangen 1846.
  • Traumleben, Traumwelt. Eldonejo Volckamer, Leipzig 1842.
  • Trost für Eltern am Grab ihrer Kinder. St. Pölten 1846.
  • Zeitspiegel. Novelle. Eldonejo Mechiaristen-Kongregation, Wien 1835.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gertrud Polocsay: Anton Passy (1788-1847). Leben und Wirken eines Historikers und Publizisten der katholischen Romantik, disertacio, Vieno 1968
  • H. Seidler: Österreichischer Vormärz und Goethezeit, 1982
  • Szekely, Patrick Andre: Das schriftstellerische Wirken Anton Passys zwischen Aufklärung und Romantik, diplomlaboraĵo, Universitato de Vieno 2010.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]