Antonia la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Antonia Minor)
Antonia la Juna
Persona informo
Naskiĝo 31a de januaro 36 a.K.
en Ateno
Morto 1a de majo 37 p.K.
en Romo
Tombo Maŭzoleo de Aŭgusto
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Marko Antonio
Patrino Oktavia la pli juna
Frat(in)oj Antonia • Marcus Antonius Antyllus • Iullus Antonius • Kleopatro Seleneo • Alexander Helios • Ptolemeo Filadelfo • Claudia Marcella Major • Claudia Marcella Minor • Marcellus • Antonia la plej Aĝa
Edz(in)o Nero Claudius Drusus
Infanoj Germaniko • Livilla • Klaŭdio
Okupo
Okupo aristokrato
vdr

Antonia Minor konata ankaŭ kiel Julia Antonia Minor[1] (en Latino: Antonia Minor) (31a de Januaro 36 a.K. - 1a de Majo 37 p.K.), konata ankaŭ kiel Antonia la Juna, estis la plej juna filino de la Triumviro Marko Antonio kaj Oktavia la Juna[2] kaj parenco de la unuaj Romiaj imperiestroj de la Juli-Klaŭdia dinastio.

Ŝi estis nevino de la unua imperiestro Aŭgusto Cezaro, duon-fratino de la imperiestro Tiberio, patrinflanka avino de la imperiestro Kaligulo, kaj de la imperiestrino Agripino, patrinflanka onklino kaj bo-pra-onklino de la imperiestro Klaŭdio, kaj patroflanka avino kaj patrinflanka pra-pra-onklino de la imperiestro Nerono. Ŝi estis aldone la patrinflanka onklino de la imperiestrino Valeria Mesalina kaj de Faustus Cornelius Sulla Felix, la patrinflanka avino de Claudia Antonia, Claudia Octavia, kaj Britaniko kaj la patrinflanka avino de Julia Livia kaj de Tiberius Gemellus.

Post 36 a.K. ŝia patrino, kun siaj fratoj kaj ŝi mem estis portitaj al Romo. Ŝi estis edukita de sia patrino, sia onklo kaj sia onklino Livia Drusila. Laŭ Kasjo Diono post la morto de sia patro, Aŭgusto Cezaro permesis ŝin kaj ŝian pli aĝan fratinon Antonia Major profiti el la bieno de ilia patro en Romo. Kvankam oni scias malmulton pri ŝi, Antonia estis bone konsiderita kiel sia fratino Antonia Major.

Ŝi estis la patrino de Klaŭdio, Germaniko kaj Livilla.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Minto, The Heliopolis Scrolls, p. 159
  2. Tacito, Annales 4.44.2 kaj 12.64.2 eble konfuziĝis inter la du fratinoj Antonia (el kiuj la pli juna estas multe pli fama). La problemo estas eĉ pli kompleksa: eĉ pli aĝa Antonia naskiĝis el antaŭa edzino de Antonio, kiu edziniĝis al Pitodoro de Tralles, Dio 44.5.3, 46.38.52 App. BC 5.10.93. Tiu filino estas Antonia Major (la plej Aĝa), kaj la nomita Antonia Tertia.