Antonio Conte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Conte
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1969 (1969-07-31) (54-jaraĝa)
en Lecce
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
TTT
Retejo http://www.antonioconteofficial.it/
vdr

Antonio Conte (prononco laŭ sistemo IFA [anˈtɔːnjo ˈkonte], naskiĝis la  31-an de julio 1969(nun 1969-07-31) en Lecce, do nun 54-jara) estas itala profesia futbalisto.

Antonio Conte en 2013, ricevante pokalon de plej bona futbaltrejnisto de tiu jaro

Inter la jaroj 2014 kaj 2016 li estis trejnisto de la vira itala nacia teamo de futbalo, kaj partoprenis kadre de la nacia teamo en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo. Krome li ekde la jaro 2006 estas profesia trejnisto de pluraj futbalaj kluboj, plej laste inter 2011 kaj 2014 de Juventus kaj ekde 2016 de Chelsea. Antaŭ tio, li inter la jaroj 1985 kaj 2004 estis aktiva profesia futbalisto, interalie inter la jaroj 1994 kaj 2000 ankaŭ mem membris kiel sportisto en la vira itala nacia teamo de futbalo.