Apeldoorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Apeldoorn estas grandurbo kaj universitata urbo (ekde 1968) en Nederlando, sur la Veluwe[nl] en la provinco Gelderland. Ĝi havas areon de 340 km² kaj pro tio estas unu el la plej grandaj komunumoj de Nederlando. Granda parto de la kampara areo estas karakterizata de multe da naturo. La tuta okcidenta parto de la komunumo estas parto de Veluwe, kun sur morenmuroj situantaj arbaroj kaj erikejoj. La plej alta monteto en la ĉirkaŭaĵo estas la Torenberg[nl], kiu altas 107,1 metrojn. La plej alta monteto de Veluwe altas 110 metrojn (Posbank[nl]), apud Rheden).

Geografio

Apeldoorn etendiĝas sur ebenaĵo en la mezo de la lando. La urbo estas nodo de fervojoj kaj aŭtovojo estas tre proksima.

Historio

Apeldoorn menciiĝis unuafoje en 793, kiel Appoldro. En la 17-a jarcento konstruiĝis grava ĉaskastelo de la reĝa familio. En la 19-a jarcento la urbo evoluis multe. Reĝino Wilhelmina mortis en Loo palaco la 28-an de novembro 1962. En 2009 atako okazis kontraŭ la reĝa familio, 8 homoj mortis.

Gravaj sportaj eventoj

Retplikbala (volejbla) matĉoj: la klubo Dynamo estas la plej sukcesplena de Nederlando [1].
Vetbiciklado okazanta dum la naskiĝtago de la reĝo je la fino de aprilo, de biciklista asocio de Adelaar (la aglo.)[2].
Kvartaga promenado.
Mezvintra maratona kuro.

Vidindaĵoj

  • protestanta preĝejo
  • romkatolika preĝejo
  • Loo palaco [3]
  • Amuzejo Berg en Bos, en kiu situas Apenheul, zoologia ĝardeno kun multaj specoj de simioj kaj antropoidoj. [4]
  • Nacia parko De Hoge Veluwe [5]
  • Muzeo Coda [6]
  • Teatro/koncertejo Orpheus [7]
  • Monumento pri la liberigo, la 17-an de aprilo 1945, dank’al la kanada armeo [8]
  • Monumento de naald (la pinglo) kiu festis la finciĝon de reĝino Wilhelmina kun la germana princo Hendrik. [9]

Urboj kaj vilaĝoj

La komunumo Apeldoorn konstistas el: Apeldoorn, Beekbergen, Hoenderloo, Loenen, Klarenbeek (parte), Oosterhuizen, Hoog Soeren, Lieren, Uddel.

Partneraj urboj

Apeldoorn havas ĝemeliĝajn rilatojn kun:

Esperanto en Apeldoorn

En Apeldoorn estas esperantoklubo kun la nomo Esperantokring Oost-Veluwe. Ĝi konsistas el dek unu anoj, 5 de ekster Apeldoorn. La esperantoklubo kunvenas unu fojon en la monato, hejme ĉe anoj en Apeldoorn. La esperantoklubo estas regiona sekcio de Esperanto Nederland, kiu siavice estas Asocia Membro de Universala Esperanto-Asocio. Informoj: Esperanto Nederland aŭ Lokaj informejoj pri Esperanto en UEA-vikio[10].

Satelitfoto Apeldoorn
Urbodomo de Apeldoorn
Kanalo en Apeldoorn
Palaco en Apeldoorn

Ŝablono:KomunumojGelderland