Aranka Sugár
Aranka Sugár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schubert Aranka Mária |
Naskiĝo | 6-an de septembro 1870 en Vác |
Morto | 6-an de marto 1936 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Aranka Sugár [ŝugAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sugár Aranka estis hungara operkantisto (koloratursoprano). Ŝia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Schubert Aranka Mária [ŝubert], ŝia geedziĝa nomo estis Katsur Lászlóné [kacur lAslOnE].
Aranka Schubert[1][2] naskiĝis la 6-an de septembro 1870 en Vác, ŝi mortis la 5-an de marto 1936 en Újpest.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aranka Sugár devenis el juda familio. Ŝi lernis en Budapeŝto, poste ŝi ricevis kantlecionojn private. Ŝi debutis en Hungara Teatro en Kassa en 1891. Iom poste ŝi kantis en Debrecen, en 1894 en Arad (urbo). Eksterlande ŝi kantis en Moskvo kaj Berlino, pli poste en aliaj hungaraj urboj. Ŝi apartenis ekzemple al teatraj kompanioj de Károly Fehér, András Leszkay, Lajos Pesti Ihász, Lajos Makó. Ŝi pensiuliĝis en 1916 kaj ŝi mortis pro kormalsano.
Ŝi edziniĝis en 1908.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Hunyadi László — Erzsébet
- József Konti: A suhanc (opereto) — Eliz
- Lajos Makó: A szegény Jonathán (opereto) — Harriette
- Pietro Mascagni: Cavalleria rusticana — Santuzza
- Johann Strauß (filo): The Gypsy Baron — Szaffi
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore — Eleonóra
- La traviata — Violetta