Archibald John Ashley
Etoso
Archibald John Ashley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de aŭgusto 1884 |
Morto | 11-an de aprilo 1943 (58-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Archibald John ASHLEY [aŝli] (naskita la 1-an de aŭgusto 1884 en Kent; mortinta la 11-an de aprilo 1943[1]) estis angla esperantisto kaj anglikana pastro.
De 1915 ĝis 1935 li estis paroĥestro en Farnley Tyas, de 1935 ĝis 1942 en Rastrick, ambaŭ lokoj apud Huddersfield.
Li esperantiĝis en 1906, iniciatis fondon de Eklezia Esperantista Ligo en 1913, kies sekretario li iĝis de 1913 ĝis 1925; poste li neoficiale daŭrigis tiun laboron. En la ligo li kolektis ekleziulojn-protestantojn. Celo estis per Esperanto kunigi la laboron de diversaj eklezioj kaj krei laborkomunumon inter ili.
Li redaktis kaj parte tradukis La Libron de Komuna Preĝo. Li redaktis ankaŭ la Eklezian Revuon inter 1917 kaj 1922.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: La tragedio de Reĝo Lear (1924, kun Curry)
- William Shakespeare: Tri lirikoj (1924, muziko de Matthew Francis Coates)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Niaj mortintoj 1939–1945. En: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 2.