Arina Osipova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arina Osipova
Personaj informoj
Naskiĝo 29-a de majo 1988
en Rusio Solikamsk, Rusio
Nacieco ruso
Profesio esperantisto
Lingvokapablo Esperanto
v  d  r
Information icon.svg

Arina Osipova, naskiĝis la 29-an de majo 1988 en Solikamsk, Rusio, estas rusia esperantistino. Laŭ la stato de 2015 ŝi estas studantino en la universitato de Poznano, post kiam antaŭe ŝi studis en la Urala ŝtata pedagogia universitato en Jekaterinburgo. Aktiva kunlaboranto en TEJO, ŝi inter alie estis kunorganizanto de la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en aŭgusto 2015, kiu okazis en la germania urbo Wiesbaden - en la organiza teamo ŝi respondecis pri la distra programo.

En 2017 estas estro de la projektoj de tradukfirmao "Lingvo Connect" en Moskvo.

En aŭgusto 2017 kiel ĝenerala sekretario kaj respondeculo de TEJO pri kongresoj organizis en Aneho (Togolando) IJK-n.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]