Arnoldo Alemán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnoldo Alemán
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1946 (1946-01-23) (78-jaraĝa)
en Managvo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Nikaragvo
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Nikaragvo
Familio
Edz(in)o María Fernanda Flores
Okupo
Okupo advokatopolitikisto
vdr

José Arnoldo Alemán Lacayo estas politikisto kaj entrepenisto de Nikaragvo, li estis prezidento de Nikaragvo inter 1997 kaj 2002. Li estis elektita urbestro de Managvo en 1990 kaj post tiu periodo, prezidanto de la lando. Li estas konsiderata kiel unu el la 10 plej koruptaj ŝtatestroj en la mondo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia baza kaj mezgrada lernejo estis Instituto pedagógico la salle (Pedagogia instituto la salle) en Managvo. En 1967 li finis siajn jurajn studojn en Nacia Aŭtonoma Universitato de Nikaragvo. Dum la sekvaj jaroj li estis advokato kaj havis gravajn postenojn en la banka kaj komerca sistemoj de la lando.

Post la malvenko de la diktatoro Anastasio Somoza Debayle en 1979 li estis arestita ĉar oni akuzis lin esti kontraŭrevoluciulo kaj pasis 9 monatojn en malliberejo. Dum lia restado en malliberejo lia patro mortis.

Prezidento de la respubliko (januaro 1997 - januaro 2002)[redakti | redakti fonton]

La 1-an de septembro de 1995 li rezignis sian postenon de urbestro por prepari la kandidatiĝon al la Prezidanteco de la respubliko en la voĉdonado de 1996 por la partio Alianza Liberal (Liberalisma alianco).

Li venkis en la voĉdonado la 20-an de oktobro de 1996 kaj la 10-an de januaro de 1997 li prenis la postenon en la Nacia Stadiono Denis Martinez kune kun la vicprezidento, la inĝeniero Enrique Bolaños Geyer.

Alemán estis anstataŭata en la prezidenteco la 10-an de januaro de 2002 fare de sia vicprezidento Enrique Bolaños Geyer, venkinto ĉe la prezidenta balotado de la 4-a de novembro de 2001.