Aron Nimcoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aron Nimcoviĉ
Aron Nimzowitsch.jpg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1886 (1886-11-07)
en Rigo
Morto 16-an de marto 1935 (1935-03-16) (48-jara)
en Kopenhago
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj germana
Ŝtataneco Rusia ImperioReĝlando Danio
Okupo
Okupo ŝakludisto • ŝakteoriisto • verkisto • ŝakproblemisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Aron NimcoviĉAron Nimzowitsch (latve Ārons Nimcovičs, ruse Аро́н Иса́евич Нимцо́вич, Aron Isajeviĉ Nimcoviĉ; 7 novembro 1886 – 16 marto 1935) estis latvodevena dana ŝakludisto kaj verkisto. En la fino de la 1920aj jaroj, Nimzowitsch estis unu el la plej bonaj ŝakludistoj en la mondo. Li estis la plej grava ludisto inter la tiel nomataj hipermodernuloj kaj verkis tre influan libron pri ŝaka teorio: Mia Sistemo. Lia influega laboraĵo "Ŝaka Praktiko" estis originale eldonita en la germana en 1929 kaj havis grandan influon super aliaj ludistoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskita en Riga, tiam parto de la Rusa Imperio, la juda jid-parolanta Nimcoviĉ venis el riga familio, kie li lernis ŝakon de lia patro, kiu estis ligna negocisto. De 1897 la familio vivis en Daugavpils. En 1904, li veturis al Berlino studi filozofion, sed baldaŭ flankenmetis siajn studojn kaj komencis karieron kiel profesia ŝaka ludisto tiun saman jaron. Li gajnis sian unuan internacian turniron ĉe Munkeno 1906. Tiam, li ludis unuafoje kun Alexandr Aleĥin ĉe Sankta Petersburgo 1913/14

Dum la 1917 rusa revolucio, Nimcoviĉ estis en la Balta milita zono. Li evitis estanta aligita al la armeoj ŝajnigante frenezon, insistante ke muŝo estis en lia kapo. Li tiam fuĝis al Berlino.

Nimzowitsch poste translokiĝis al Kopenhago en 1922, kie li vivis por la cetero de sia vivo en unu malgranda luita ĉambro. En Kopenhago, li gajnis la Nordian Ĉampionecon dufoje, en 1924 kaj en 1934. Li akiris danan civitanecon kaj vivis en Danio ĝis sia morto en 1935.

Ŝaka kariero[redakti | redakti fonton]

La pinto de la kariero de Nimzowitsch estis la finaj 1920aj jaroj kaj fruaj 1930aj jaroj. Chessmetrics situas lin kiel la tria plej bona ludisto en la mondo de 1927 al 1931, malantaŭ Aleksandr Aleĥin kaj José Raúl Capablanca.

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Nimzowitsch estas konsiderita unu el la plej gravaj ludistoj kaj verkistoj en ŝaka historio. Liaj verkoj influis multenombrajn aliajn ludistojn, inkluzivante Savielly Tartakower, Milan Vidmar, Richard Réti, Akiba Rubinstein, Miĥail Botvinnik, Bent Larsen, Viktor Korĉnoj kaj Tigran Petrosjan kaj lia influo estas ankoraŭ sentita hodiaŭ.

La ŝakaj teorioj de Nimzowitsch, kiam unua proponitaj, montriĝis ekster la ĝenerale asertita ortodokseco, kiun reprezentis la superrega teoriisto de la epoko, Siegbert Tarrasch kaj liaj disĉiploj. Rigidaj ĝeneralaĵoj de Tarrasch devenis el la pli frua laboro de Wilhelm Steinitz. Dum la plej grandaj ludistoj de la tempo, inter ili Aleĥin, Emanuel Lasker kaj Capablanca, klare ne permesis ke ilia ludado estu malhelpita de blinda aliĝo al ĝeneralaj konceptoj ke la centro devis esti kontrolita de peonoj, kaj ke evoluado devis okazi en subteno de ĉi tiu kontrolo, kaj simile—kernaj ideoj de la ŝaka filozofio de Tarrasch kiel populare komprenitaj— tiuj teorioj estis instruitaj al komencantoj kiel neŝanĝeblaj principoj.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]