Arondismento Bar-sur-Aube
Aspekto
Arondismento Bar-sur-Aube | |
france: Arrondissement de Bar-sur-Aube | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Grand Est (Granda Oriento) |
Departemento | Aube |
Historia regiono | Ĉampanjo-Ardenoj |
Ĉefurbo | Bar-sur-Aube |
Areo | 1 193 km² (119 300 ha) |
Loĝantaro | 27 162 (2021) |
Denseco | 23 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 101 |
Komunumoj | 108 |
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Bar-sur-Aube | |
La arondismento Bar-sur-Aube (france arrondissement de Bar-sur-Aube) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Aube en la administra regiono Grand Est. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Bar-sur-Aube. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 27 162 personoj sur areo de 1 193 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludis 104 komunumojn de tri kantonoj, kaj okaze de la reorganizo de januaro 2018 de la departementaj arondismentoj gajnis kvar komunumojn el la arondismento Troyes, do nun havas 108 komunumojn.