Arondismento Saverne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arondismento Saverne/Zabern
france: Arrondissement de Saverne

germane: Arrondissement Zabern

alzace: Arrondissement Zàwere

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Bas-Rhin
Kolektivumo eŭropa kolektivumo de Alzaco
Historia regiono Alzaco
Ĉefurbo Saverne
Areo 1 002,91 km² (100 291 ha)
Loĝantaro 129 666 (2021)
Denseco 129 loĝ./km²
INSEE-kodo 674
Komunumoj 162

La arondismento Saverne/Zabern (france arrondissement de Saverne, germane Arrondissement Zabern, alzace Arrondissement Zàwere) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Bas-Rhin (historie en Esperanto Malsupra Alzaco) en la administra regiono Grand Est - historie ĝi apartenas al la kultura regiono Alzaco kaj ekde 2021 al la eŭropa kolektivumo de Alzaco. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Saverne [saVERN] (origine germane Zabern [CAbern], alzace Zàwere [CAvere]). Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 129 666 personoj sur areo de 1 002,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 129 loĝantoj/km².

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 6 kantonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]