Arondismento Tarbes
Aspekto
| Arondismento Tarbes | |
| france: Arrondissement de Tarbes
okcitane: Arrondiment de Tarba | |
| Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | |
| Departemento | |
| Ĉefurbo | Tarbes |
| Areo | 1 488 km² (148 800 ha) |
| Loĝantaro | 145 550 (2023) |
| Denseco | 98 loĝ./km² |
| INSEE-kodo | 653 |
| Komunumoj | 212 |
La arondismento Tarbes (france arrondissement de Tarbes, okcitane Arrondiment de Tarba) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Altaj Pireneoj, france Hautes Pyrénées [ot pirene], okcitanlingve Pirenèus Nauts [pireneŭs naŭts], en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Tarbes, okcitane Tarba. Komence de la jaro 2023 en la arondismento vivis 145 550 personoj sur areo de 1 488 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 98 loĝantoj/km².
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 19 kantonoj.