Aronio
Aronio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Prunfolia aronio (Aronia x prunifolia)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aronia | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Aronio (Aronia) estas genro el la familio de rozacoj (Rosaceae).
Priskribo
Aroniaj specioj estas somere verdaj arbustoj kun pintaj, frape vinoruĝaj vintraj burĝonoj. La unuopaj folioj estas elipsaj ĝis inverse ovoformaj, 2 ĝis 8 cm longaj, plej ofte mallonge pintaj, malforte entranĉaĵe segitaj, supre havas sur la meza ripo nigroruĝajn haretojn kun brile ruĝa aŭtuna koloro.
En korimbaraj floraroj staras dek ĝis 20 floroj kune. La duseksaj, radiarsimetriaj, kvinnombraj floroj havas diametron de ĉirkaŭ 1 cm. Ekzistas kvin sepaloj. La kvin libere starantaj petaloj estas blankaj aŭ pale rozaj. La plej ofte 20 purpuraj, harhavaj stamenoj estas sur sia bazo kunkreskintaj. La ruĝaj aŭ nigraj, pomoformaj fruktoj havas diametron de 5 ĝis 12 mm.
Scienca nomo
La scienca nomo Arónia devenas el la greka vorto αρωνια (arōnía) „mespilo“, kiu apartenas al la vorto αρια (aría) „alizo“. Ĉi tiu nomo estis transprenata sur genron el norda Ameriko.[1]
Specioj
Ĝi enhavas la sekvajn 3[2] speciojn:
- Felta aronio (Aronia arbutifolia (L.) Pers., Syn.: Aronia arbutifolia var. brilliantissima hort., Crataegus pyrifolia Lam., Mespilus arbutifolia L., Photinia pyrifolia (Lam.) K.R.Robertson & J.B.Phipps, Pyrus arbutifolia (L.) L. f., Sorbus arbutifolia (L.) Heynh.)
- Nigra aronio (Aronia melanocarpa (Micĥ.) Elliott, Syn.: Aronia melanocarpa Spach, Aronia nigra (Medik.) Dippel, Aronia nigra (Willd.) Koehne, Hahnia arbutifolia var. nigra Medik., Mespilus arbutifolia var. melanocarpa Micĥ., Photinia melanocarpa (Micĥ.) K.R.Robertson & J.B.Phipps, Pyrus arbutifolia var. nigra Willd., Pyrus melanocarpa (Micĥ.) Willd., Pyrus nigra (Willd.) Sarg.):
- Aronia melanocarpa var. grandifolia (Lindl.) Schneid.
- Aronia melanocarpa (Micĥ.) Elliott var. melanocarpa
- Prunfolia aronio (Aronia x prunifolia) (Marshall) Rehder (Syn.: Crataegus prunifolia (Marshall) Baumg., Mespilus prunifolia Marshall, Photinia floribunda (Lindl.) K.R.Robertson & J.B.Phipps, Pyrus floribunda Lindl.)
Bildoj
-
Floroj kaj folioj
-
Fruktoj
-
Fruktoj
-
Eksteraĵo, fruktoj kaj folioj
-
Fruktoj
Referencoj
- ↑ Helmut Genaust. (2012) Etymologisches Wörterbuch der botanischen Pflanzennamen. Hamburg: Nikol Verlag, p. 78. ISBN 978-3-86820-149-9.
- ↑ Botanica, Bäume und Sträucher, Über 2000 Pflanzenporträts, ISBN 978-3-8331-4467-7, paĝo 105 germane
Fonto
- Botanica, Bäume und Sträucher, Über 2000 Pflanzenporträts, ISBN 978-3-8331-4467-7, paĝo 105 germane
Eksteraj ligiloj