Arrival (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alveno
filmo
Originala titolo Arrival
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 11 nov. 2016, 10 nov. 2016, 24 nov. 2016
Daŭro 116 minutoj
Ĝenro Sciencficio
Kameraado Bradford Young
Reĝisoro(j) Eric Heisserer Bazita sur: Story of Your Life de Ted Chiang
Produktisto(j) Shawn Levy
Dan Levine
Aaron Ryder
David Linde
Scenaro Eric Heisserer • Ted Chiang
Filmita en Montrealo • Suba Sankt-Laŭrencio • Universitato de Montrealo • Place des Arts
Loko de rakonto ŜanhajoMontano
Muziko de Jóhann Jóhannsson
Ĉefrolantoj Amy Adams
Jeremy Renner
Forest Whitaker
Michael Stuhlbarg
Produktinta firmao 536635
Distribuo Lava Bear Films, 21 Laps Entertainment, FilmNation Entertainment
Honorigoj Critics' Choice Movie Award for Best Sci-Fi/Horror Movie • Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • National Board of Review: Top Ten Films • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento (Longforma)
IMDb
vdr

Alveno (eo : alveno) estas usona sciencfikcia filmo de 2016, direktita fare de Denis Villeneuve kies centra temo estas komunikado kaj pri la kerna rolo kiun ludas lingvo kaj politike kaj en niaj personaj rilatoj[1], kiel unua armilo en batalo [1][2]. La filmo aperis la 1-an septembro, premieris en konkurso ĉe la Festivalo de Venecio[3] kaj estis ankaŭ selektita por la internacia filma festivalo de Toronto 2016[4]. La filmo ricevis pozitivajn recenzojn ĉefe pro ĝia etoso, inteligenta sciencfikcia rakontado kaj la performado de Amy Adams, unu el la rolantoj kies heroeco ne venas de kruda forto aŭ specialajn povojn, sed de ŝia kuraĝo, komunikado, inteligenteco, senpartieco kaj aŭtenta deziro rigardi ion el aliaj vidpunktoj[1]. Pluraj publikaĵoj deklaris ĝin la plej bona filmo de la jaro 2016 kaj laŭ la usona filminstituto ĝi estis unu el la dek plej bonaj filmoj en tiu jaro.

Rakonto pri lingva komunikado[redakti | redakti fonton]

Kiam misteraj kosmoŝipoj malsupreniras en dek du lokoj sur la tero oni en ĉiu loko provas fari kontakton kun la eksterteranoj[5]. En Usono oni petis al lingvisto Louise Banks malkriptigi la lingvon de la eksterteranoj. Kiam kreskis malamikeco inter la landoj kie la kosmoŝipoj surteriĝis, la skipo serĉas respondojn en vetkuro kontraŭ la tempo.

Rolantaro[redakti | redakti fonton]

Produktado[redakti | redakti fonton]

La filmo komenciĝis la 7-an de junio 2015 en Montrealo, Kebekio, Kanado[6]. La 15-an de junio 2016 la origina titolo Rakonto de via vivo estis ŝanĝita en Arrival (eo : Alveno)[7].

Muziko[redakti | redakti fonton]

Deutsche Grammophon eldonis la oficialan muziktrakon la 11-an de novembro 2016. La tuta albumo estis komponita de Jóhann Jóhannsson. Jóhannsson estis nomumita por la Oskaro por plej bona originala muziko en 2017, sed finfine li ne gajnis la premion.

Traka listo[redakti | redakti fonton]

Ne. Titolo Daŭro
1. "Arrival" 2:51
2. "Heptapod B" 3:42
3. "Sapir-Whorf" 1:17
4. "Hydraulic Lift" 3:32
5. "First Encounter" 4:50
6. "Transmutation at a distance" 1:35
7. "Around the Clock News" 1:35
8. "Xenolinguistics" 3:29
9. "Ultimatium" 1:52
10. "Principle of Least Time" 1:20
11. "Hazmat" 4:49
12. "Hammers and Nails" 2:32
13. "Xenoanthropology" 3:08
14. "Non-Zero-Sum Game" 4:18
15. "Properties of Explosive Materials" 3:31
16. "Escalation" 2:02
17. "Decyphering" 2:05
18. "One of Twelve" 3:09
19. "Rise" 1:47
20. "Kangaru" 2:56
Totala longo: 56:20

Filmo sur HD, DVD kaj BLU-RAJ[redakti | redakti fonton]

Arrival estis eldonita kiel cifereca reta distribuaĵo la 31-an januaro 2017 kaj kiel DVD kaj Blu-radia disko la 14-an februaro 2017.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • La samtitola artikolo en la anglalingva vikipedio, versio de la 12-a julio 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Arrival en Interreta filma datumbazo (angle)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]