Saltu al enhavo

Arsenata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arsenata acido
Plata kemia strukturo de la
Arsenata acido
Tridimensia kemia strukturo de la Arsenata acido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena arsenato
  • Arsenato de hidrogeno
  • Orto-arsenata acido
Kemia formulo
H3AsO4
CAS-numero-kodo7778-39-4
ChemSpider kodo229
PubChem-kodo234
Merck Index15,785
Fizikaj proprecoj
Aspektosenkolora aŭ blanka nebrulema likvaĵo
Molmaso141942 g·mol−1
Denseco2.2g cm−3
Fandpunkto−35.5 °C
Bolpunkto120 °C (malkomponiĝas)
Acideco (pKa)2.22
SolveblecoAkvo:167 g/L
Mortiga dozo (LD50)48 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR23/25
SekurecoS45 S53
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
GHS Signalvorto
GHS Deklaroj pri damaĝojH301, H312, H314, H318, H331, H350, H361, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP201, P202, P260, P261, P264, P270, P271, P273, P280, P281, P301+310, P301+330+331, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P311, P312, P321, P330, P363, P391, P403+233, P405, P501[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Arsenata acido estas kemia kombinaĵo konsistanta je unu atomo de arseno, kvar atomoj je oksigeno kaj tri hidrogenatomoj. Ĝi estas senkolora substanco kaj analogaĵo de la fosfata acido, kies saloj kondutas sin tre simile. Arsenata acido ne povas esti izolita sed trovata nur en akva solvaĵo kie ĝi larĝe joniziĝas.

Kristalspecimenoj de arsenata acido senhidratiĝas kiam temperaturo altas pli ol 100 °C. Komercaj aplikadoj de arsenata acido estas limigitaj pro ĝia tokseco. Ĝi estas antaŭaĵo de vasta gamo da pesticidoj, pro tio ĝi estas uzata ankaŭ kiel ligno-konservaĵo, biocido kaj reakcianto en la sintezo de tinkturoj en organikaj arsenaj komponaĵoj.

Sintezo 1

[redakti | redakti fonton]
  • Tiam kiam la akva solvaĵo estas abunde koncentrita, arsenata acido precipitiĝas tiel kiel etaj, senkoloraj, delikvaj kristaloj. Ĝi estas preparebla per interagado de la arsenata trioksido en akva solvaĵo en ĉeesto de nitrata acido:[2]

3As2O3+4HNO3+7H2O→6H3AsO4+4NO

Sintezo 2

[redakti | redakti fonton]
  • Se la solvaĵo estas malpli diluita, N2O3 estiĝas anstataŭ NO.

3As2O3+2HNO3+2H2O→2H3AsO4+N2O3

Sintezo 3

[redakti | redakti fonton]
  • Arsenata acido ankaŭ prepariĝas rekte elde la elementa arseno, ozono en akva solvaĵo:

2As+3H2O+5O3→2H3AsO4+5O2

Sintezo 4

[redakti | redakti fonton]
  • Arsenata acido povas sinteziĝi per reakcio inter duarsena trioksido, akvo kaj jodo:

As2O3+5H2O+2I2→2H3AsO4+4HI

Reakcio 1

[redakti | redakti fonton]
  • Arsenata acido malkomponiĝas ĉe altaj temperaturoj:

2H3AsO4→120oC2As2O5+3H2O

Reakcio 2

[redakti | redakti fonton]
  • Arsenata acido posedas oksidigajn proprecojn, kiu manifestiĝas nur en acida medio:

𝖧𝟥𝖠𝗌𝖮𝟦+2HIjodidaacido⟶H3AsO3arsenitaacido+𝖨𝟤+𝖧𝟤𝖮

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]