Artúr Hámori
Artúr Hámori | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1909 en Novi Sad |
Morto | 22-an de marto 1983 (74-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1935) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto internisto gastroenterologo |
Artúr Hámori, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hámori Artúr, estis hungara kuracisto, internisto, gastroenterologo kaj profesoro.
Artúr Hámori [1] naskiĝis la 18-an de marto 1909 en Hungara reĝlando en Újvidék (nuntempa Novi Sad en Serbio). Li mortis la 22-an de marto 1983 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Artúr Hámori akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1935. Ĝis 1937 li laboris en kliniko de Szeged, poste en Pécs. En la studjaro 1940 li studis helpe de stipendio en kliniko de Vieno, poste li revenis al Pécs. En 1943 li atingis la instruan rangon privata profesoro en Universitato de Pécs. En 1950 li estis nomumita klinikestro, ankaŭ eksterordinara profesoro, poste katedrestro. Li kandidatiĝis en 1952. Inter 1953 kaj 1956 li estis rektoro. Li multe okupiĝis pri malsanoj de reno.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Magas hőmérséklet hatása a légzés központi szabályozására (1941)
- A heveny diffus glomeruloneph¬ritis keletkezése (1946)
- Belgyógyászati diagnosztika (1950, 1951) - studenta lernolibro
- A pyelonephritis gyógyítása és megelőzése (1962)